El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina profesoro: la prelego de Mike Pence estas plena de fiereco kaj antaŭjuĝo

| 2018-10-12
Bookmark and Share

    Ĉi-jare la komerca milito provokita de Usono senĉese akriĝis kaj ekonomia demando fariĝas la politika. 



    Lastatempe usona vicprezidento Mike Pence faris prelegon, en kiu li akuzis enlandan kaj eksteran politikojn de Ĉinio. Tio ŝokis ĉinajn junulojn kaj kaŭzis ilian perplekson pri tio, kiel disvolviĝos la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.


    Kompare kun la pasia prelego de la eksa usona prezidento Ronald Reagan pri ĉina-usonaj rilatoj, la prelego de Mike Pence ignoris la bazajn faktojn inter Ĉinio kaj Usono kaj estas plena de fiereco kaj antaŭjuĝo. Tion diris iu mezaĝa profesoro, kiu aŭskultis prelegon de la eksprezidento en Fudan-a Universitato antaŭ multaj jaroj.   


    Pence diris, ke konkurenco ne ĉiam signifas malamikecon, sed bedaŭrinde, granda parto de lia prelego enkorpigis malamikecon. Lia prelego estis kritikita de Huang Zhixian, televidprogramera prezidantino de Taiwan. Ŝiaj rimarkoj estis dividitaj de multaj homoj. Huang diris: "Ĉinio neniam ŝuldis ion ajn al Usono, kaj la nunaj prospero kaj stabileco de Ĉinio ne estas atingitaj per invado kaj koloniado en aliaj landoj, sed estas rezulto de la saĝo, ofero kaj diligenteco de ĝia popolo."


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments