El Popola Ĉinio>头条新闻>

Germana ĵurnalo: ĉina ekonomio daŭre kreskis dum 40 jaroj

| 2018-10-12
Bookmark and Share


    Laŭ raporto de la germana ĵurnalo Süddeutsche Zeitung en la 27-a de septembro, ĉina ekonomio daŭre kreskis dum 40 jaroj. Antaŭ 40 jaroj, Ĉinio ekefektivigis la politikon pri reformo kaj pordmalfermo. Tio metis fundamenton por rapida disvolvado de la lando. Centoj da milionoj da ĉinoj eskapis el malriĉeco, kaj multaj homoj fariĝis milionuloj. Krom Ĉinio, neniu lando en la mondo povas fari tiel grandan kontribuon al kresko de la meza klaso. 


    La Raporto pri Tutmonda Riĉaĵo, publikigita de Allianz-Grupo en la 26-a de septembro, rimarkigis ke riĉaĵ-kresko de ĉinoj superas 10% ĉiu-jare. En la pasinta jaro, riĉaĵoj de ĉinoj pliiĝis je 14%, kun la plej granda kresko en la mondo. En la fino de la pasinta jaro, la homaro atingis senprecedencan riĉecon: samtempa kreskas ekonomio de industriaj landoj kaj tiu de emerĝantaj industriaj landoj, kaj la tutmondaj valorpaperaj merkatoj kun plialtiĝantaj prezoj pliigis la tutmondajn riĉaĵojn ĝis 168 bilionoj da eŭroj, kun kresko de pli ol 7%.


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments