El Popola Ĉinio>头条新闻>

Membro de Eŭropa Parlamento: Kunlaboro de Ĉinio kaj Eŭropo povos antaŭenigi modernigon de MKO

| 2018-10-11
Bookmark and Share


    Paul Ruebig, membro de Eŭropa Parlamento kaj prezidanto de MKO-a Gvida Komitato de Eŭropaj Popola Partio kaj Demokratoj, opinias ke ekde la fino de la dua mondmilito, multflankismo estas esenco de monda komerca regado. Pli kaj pli klaras la rolo de multflanka komerca sistemo en promocio de integriĝo de diverslandaj ekonomioj kaj moderigo de unuflanka maniero en internacia komerco. Ĝenerale, Monda Komerca Organizo (MKO) garantiis la antaŭvideblecon, travideblecon, plenumeblecon kaj unuecon de la monda komerca regado.


    Se ne ekzistus MKO, monda ekonomio pli disiĝos kaj similos al la situacio antaŭ la dua mondmilito. Dum sia ekzisto, MKO konstante pruvas sian kapablon por protekti komercan regularon, kaj malhelpi protektismon fariĝi ĉefa forto.


    Lastatempe, MKO ankaŭ pruvis sian plenuman kapablon. La Interkonsento por Faciligi Komercon estas konsiderata, ke foriĝis pli ol 14% de averaĝa tarifo de monda komerco, preskaŭ duobla de la nuna averaĝa tarifo.


    Konsiderante el longtempa perspektivo, kun subteno de multflankismo, komerca malfermo altigis produktivon, pliigis konkurencon, malaltigis prezon kaj plibonigis vivnivelon. Pri postulo, malferma komerco ebligis pli vastan elekton kaj pli malaltan prezon de varoj kaj servoj. 


    MKO ludas ŝlosilan rolon en tolerema ekonomia ordo kaj konstruo de multflanka komerca sistemo malferma, regula kaj nediskriminacia. Tamen por teni sian avantaĝon en estonteco, MKO devas ĝustigi siajn strukturon kaj taskojn por trakti defiojn de teknika novigo, precipe ciferecigo. 


    Kunlaboro de Ĉinio kaj Eŭropo povos antaŭenigi modernigon de MKO, kaj instigi aliajn landojn sekvi la saman vojon.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments