El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ekis la E-kursoj ĉe la Artkolegio de Kunming

| 2018-10-11
Bookmark and Share


    Hieraŭ vespere ekis la E-kursoj ĉe la Artkolegio de Kunming, forte subtenataj de prezidanto Duan Yongxin. Ĉi-semestre estos 304 gestudentoj, dividitaj en 5 klasojn. Ĉiuj el ili apartenas al la Aviada Departemento kaj ili estas komencantoj. Organizas la kursojn s-ro Zhang Lianjin. Instruas s-ro Liu Baoguo kaj Alessandra Made pere de la lernolibro Moderna Esperanto kompilita de pekina profesoro Li Weilun. Atendantaj alvenon de la libroj, la lernantoj estas bone lernantaj la alfabeton. La plej lertaj kaj interesataj el la malnovaj gestudentoj daŭre studas ne oficiale, partoprenante en inter-kultura projekto de video-interŝanĝo kun pli malpli sam-aĝuloj de franca lernejo.


Alessandra Made


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments