El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kian grandan influon la komerca konflikto alportos al ĉina ekonomio?

| 2018-09-29
Bookmark and Share

En la 28a de septembro, estis finkonstruita la ĉefturo ĉe la norda parto de la ponto etendiĝanta super Jangzio kaj interliganta Ŝanhajon kaj Nantong de Jiangsu-provinco, la monde plej alta ŝosefervoj-ponta turo alta je 330 metroj. (Fotis Xu Congjun el Xinhua-Novaĵagentejo)


    Kian grandan influon la komerca konflikto alportos al la ĉina ekonomio? Fremdlandaj amaskomunikiloj, inkluzive de usonaj, havas siajn klarigon kaj analizon.


En la 28a de septembro vizitantoj en Hanjiang-a Marĉ-Parko (Fotis Tao Ming, raportisto de Xinhua-Novaĵagentejo)


    La tagĵurnalo The New York Times raportis, ke la enspezo el ĉinaj eksportaĵoj al Usono okupas 3% de tiu en la ĉina fabrikado, kaj plejparto de la enspezoj devenas de aliaj lokoj (inkluzive de Usono). Tio estas, ke la perdo de unu usona dolaro da vendsumo efektive havas la influon de malpli ol unu usona dolaro al la ĉina ekonomio. Tial, la negativa influo de dogano al la ĉina fabrikado ne estos tiel granda, ke ĝi donos severan baton al la ĉina komerco.


    Pluraj internaciaj bankoj kaj financaj institucioj konstatis, ke la dogan-aldono de Usono ne severe malbonigos la ĉinan ekonomion, kaj la ĉina ekonomio ankoraŭ havas potencialon por kresko.


    Laŭ raporto de usona NBC, Xing Ziqiang, ĉina ĉefekonomikisto el la kompanio Morgan Stanley, diris: "Ni antaŭvidas, ke Ĉinio ne faros grandan alĝustigon al anticipo de la kresko de la ĉina ekonomio, ĉar la ĉina registaro alprenas diversajn politikojn por akceli ĝustigon de la ekonomia strukturo, kaj tio povas mildigi la potencialan baton de dogano." Krome, la rusa retejo Коммерсантъ raportis, ke Cai Hongjun, supera administranto pri ĉina komerco en invest-sekcio de la Grupo UBS, diris, ke Ĉinio ankoraŭ estas la plej alloga nova ekonomio, kaj la ĉina registaro jam alprenis plurajn rimedojn por stimuli kreskon de enlanda konsumado.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments