El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Parizo okazis inaŭgura ceremonio de la bronza statuo de ĉina laboristo

| 2018-09-21
Bookmark and Share


    La 20-an de septembro laŭ la loka tempo, en Parizo, Francio, okazis inaŭgura ceremonio de la bronza statuo de ĉina laboristo. 



    La bronza statuo situas sur la placo de la fervoja stacidomo Gare de Lyon en la centro de Parizo. Sur la fundo de la statuo estas la nomplato "Por ĉinaj laboristoj dum la Unua Mondmilito" kun la surskriboj, ke dum la Unua Mondmilito, responde al dungado de laboristoj farita de Britio kaj Francio, 140 mil ĉinaj laboristoj partoprenis loĝistikajn laborojn en batalkampoj, inter kiuj 20 mil mortis pro milito aŭ malsanoj. En la 11-a de novembro 1918, post subskribo de la interkonsento pri armistico, ĉirkaŭ 3 mil ĉinaj laboristoj restis en Francio, kaj multaj el ili loĝis ĉe la strato proksime al la stacidomo Gare de Lyon, tiel estiĝis la origina ĉina strato en Parizo.


    Zhai Juan, ĉina ambasadoro en Francio faris paroladon en la ceremonio. Li rimarkigis, ke ĉi-jare estas la 100-a datreveno de la fino de la Unua Mondmilito. En la kuranta jaro, franca prezidento Emmanuel Macron multfoje esprimis, en diversaj okazoj, sian memoron pri la ĉinaj laboristoj mortintaj dum la Unua Mondmilito. Per tio, li volas memorigi la francojn pri la historio kaj konsoli posteulojn de tiuj laboristoj kaj la ĉinojn en Francio.


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments