El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis lanterna festivalo de Aŭtunmeza Festo 2018 por popolanoj ĉe ambaŭ bordoj de Taiwan-markolo

| 2018-09-21
Bookmark and Share


    En la 19-a de septembro, okazis en Kunshan-urbo de Jiangsu-provinco, orienta Ĉinio, la inaŭgura ceremonio de lanterna festivalo de la Aŭtunmeza Festo por popolanoj ĉe ambaŭ flankoj de Taiwan-markolo. La festivalo daŭros 32 tagojn. 


    La Aŭtunmeza Festo (la 15-a tago de la 8-a monato laŭ la luna kalendaro de Ĉinio) estas la dua plej grava tradicia festo en Ĉinio, nur post la Printempa Festo. Laŭ ĉinoj, ronda luno signifas renkontiĝon de la familianoj. Vespere de la Aŭtunmeza Festo, homoj rigardas la rondan lunon en la ĉielo kaj atendas renkontiĝon kun siaj familianoj, kaj tiuj, kiuj ne povas reveni al sia hejmloko, esprimas siajn sopiron al hejmloko kaj familianoj per la luno. Dum la festo, la plej populara moro estas admiri la plenlunon kaj manĝi lunkukojn. Malgraŭ diferencas moroj en disversaj lokoj, samas la amo de homoj al la vivo kaj ilia sopiro al la bela vivo.






Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments