El Popola Ĉinio>头条新闻>

Klaus Schwab: Tianjin, la urbo de la kvara industria revolucio

| 2018-09-20
Bookmark and Share

    La 18an de septembro en Tianjin de Ĉinio inaŭguriĝis la 12a Somera Davos-Forumo. Ĝi jam okazis kvin fojojn en Tianjin. Ĉiufoje ĝi altiras la atenton de la mondo, kaj kolektivaj interŝanĝoj kaj diskutoj liveras utilajn spertojn al transformo de Tianjin.


    "Mi verkos libron pri la kvara industria revolucio en Tianjin"


    "Tianjin estas antaŭvida. Ĝi estas ĉe la fronto de revolucio pri novaj teknikoj. Prenante intelektan teknikon kaj novigon kiel motoron, ĝi estas unu el la avangardaj urboj por komenci la kvaran industrian revolucion." Fondinto kaj plenuma prezidanto de Monda Ekonomia Forumo Klaus Schwab refoje vizitas la urbon, kaj li ĝoje vidas, ke la urbo sincere brakumas la kvaran industrian revolucion. "Ĉi tie oni klopodas instigi ekonomian disvolvon, doni atenton al trafiko, plenumi socian respondecon en mediprotekto, kaj fariĝis unu el la unuaj urboj en la mondo, kiuj disvastigas renovigeblan energion."


Matene de la 18a de septembro fondinto kaj plenuma prezidanto de Monda Ekonomia Forumo Klaus Schwab faris prelegon "Formigi novan framon por monda kunlaboro" en Nankai-Universitato en Tianjin.


    "Mi verkos libron pri la kvara industria revolucio en Tianjin."


    Laŭ Klaus Schwab, transformo de Tianjin rapidiĝas, kaj ĝi fariĝis plej alloga urbo por fremdlanda investo. "Laŭ mia kono, multaj grandaj entreprenoj, kiuj partoprenas la forumon, investas en Tianjin. Ekzemple, la aŭto-fabriko Volkswagen starigis bazon ĉi tie."


    Parolante pri klopodoj de Tianjing por la forumo, Klaus Schwab laŭdis per la vorto "perfekta": "Ni vere sentas servemon de Tianjing por ĉiuj aferoj de la forumo, kaj tio estas montrata en ĉiuj detaloj." Klaus Schwab diris: "La forumo altiris du mil gvidantojn el pli ol cent landoj, inkluzive de grandaj tradiciaj entreprenoj, kaj kompanioj pri novigo kun malsamaj grandecoj." Li kredas, ke tiu ĉi forumo estos aparta.


Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments