El Popola Ĉinio>头条新闻>

Mi protektas sovaĝajn bestojn en Afriko

| 2018-09-20
Bookmark and Share

    Se ni komparas ĉin-afrikan rilaton kun pompa arbo, interŝanĝoj de afrikanoj kaj ĉinoj en du landoj estas la floroj de la arbo.


    Ĉina gardisto sur afrika stepo


    Sur vasta afrika stepo, leono aperas ĉe roko, dum la suno malsupreniras. La silueto de la leono kaj la farneza akacio apud faras belan bildon.


    "Mi neniel forgesos la scenon en Maasai Mara de Kenjo." Pasis kelkaj jaroj, tamen Simba ekscitiĝas kiam li rememoras la scenon.


    Lia vera nomo estas Zhuo Qiang. La malalta kaj fortika junulo venas de Chongqing, Ĉinio.



    Li estas la unua ĉino, kiu dediĉas sin al sovaĝbesta protekto en Afriko, kaj li estas ankaŭ la unua ĉino, kiu registris civilan senprofitan organizon en Afriko. Oni nomas lin "amiko de Mara" kaj "heroo por sovaĝbesta protekto".


    En la lastaj jaroj, li starigis kun lokanoj eko-turisman zonon de sovaĝaj bestoj, por ke lokanoj de Maasai Mara profitu de la protekto. La fakto pruvis, ke tio estas kungajna vojo por daŭripova disvolvado.


    Nun la areo de la konservejo Ol Kinyei, kie Simba laboras, estas duoble pli granda ol tiu antaŭ kvin jaroj. La nombro de leonoj kreskis de 12 antaŭ kvin jaroj ĝis 30 nun. Duobliĝis ankaŭ la nombroj de gepardo, makulhara hieno, zebro, gnuo, ĝirafo kaj antilopo. 


    Simba diris, ke lia revo estas starigi la kenjan modelon de sovaĝbesta protekto en aliaj afrikaj landoj. Samtempe, li volas kopii la afrikan sukcesan sperton pri sovaĝbesta protekto en Ĉinio.


    En la lastaj jaroj, pli ol kelk cent ĉinaj junaj volontuloj okupis sin pri edukado, kuracado, agrikultura teknologio en Etiopio, Liberio, Zimbabvo, Sejŝeloj, Ganao, Togolando, Benino kaj Kenjo por instigi lokan ekonomion, kaj ili estas laŭdataj de diversaj rondoj.


    "Pli da ĉinaj junuloj kun alta edukiteco laboras en Afriko por ke ĉin-afrika neregistara komunikado fariĝu pli profunda kaj bonkvalita," diris Huo Jiangtao, prezidant-adjunkto de Instituto por Afrikaj Studoj sub Guangdong-a Universitato de Eksterlandaj Studoj.


    Afrikaj volontuloj en ĉina loĝkvartalo


    Ankaŭ multaj afrikaj volontuloj aktivas en ĉinaj urboj.


    20-jara Michael el Demokratia Respubliko Kongo loĝas en Dengfeng-strato, Yuexiu-distrikto, Guangzhou-urbo. Krom helpi sian patron fari komercon, li lernas la ĉinan lingvon kaj faras volontecan servon.


    "Mi ricevis helpon de la loĝkvartalo, kaj mi volas repagi ĝin," li diris.



    Multaj afrikanoj loĝas en Dengfeng-strato. Pli ol 30 fremdlandanoj registris sin kiel volontuloj en la lastaj tri jaroj.


    "Fremdlanda volontulo estas grava ponto por servi fremdlandanon ĉi tie. En la loĝkvartalo, ili estas tre grava forto por publika bono," diris Wang Haige, estro por fremdlandanoj de Dengfeng-Strata Centro por Ampleka Familia Servo. 


    Laŭ konigo de Guangzhou-a eliri-enira administracio, inter 15 mil afrikanoj, kiuj konstante loĝas en Guangzhou, duono estas studantoj, kaj multe el ili fariĝis volontuloj.


    La okazo, ke afrika junulo sidanta babilas kun ĉina maljunulo, estas ofte vidata en Dengfeng-strato.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments