El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prezidanto Xi Jinping sendis gratulleteron al Monda Konferenco pri Scienca Klereco en Pekino

| 2018-09-19
Bookmark and Share


    Matene de la 17a de septembro en Pekino malfermiĝis la unua Monda Konferenco pri Scienca Klereco, kun la temo "scienca kvalito kaj homara komunumo de komuna estonteco". En la konferenco ĉeestis pli ol mil homoj el 23 internaciaj sciencaj organizoj, 58 landaj sciencaj organizoj de 38 landoj kaj ĉi-rilataj kampoj el Ĉinio.


    Prezidanto Xi Jinping sendis gratulleteron al la konferenco. Li diris, ke scienc-teknologio estas la primara produktforto, kaj novigo estas la plej grava forto por konduki evoluon. Komenciĝis nova scienc-teknologia revolucio, kio forte influas aranĝon de la monda disvolviĝo kaj ŝanĝas vivmanieron de la homaro. Fortigi kunlaboron kaj novigon en scienca kaj aliaj kampoj kaj instigi malfermon kaj kunlaboron inter landoj estas grava vojo por ke scienca disvolvado faru grandan rolon en socia progreso de la homaro. 


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments