El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝis la kvara Orienta Ekonomia Forumo kaj kiel disvolviĝos ĉin-rusaj rilatoj? (III)

| 2018-09-14
Bookmark and Share

La 11an de septembro en Vladivostoko de Rusio, intervidiĝis ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin. Fotis Xie Huanchi, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo.


    La 11an de septembro, invitite de rusa prezidento Vladimir Putin, ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Vladivostokon de Rusio kaj ĉeestis la kvaran Orientan Ekonomian Forumon.


    En ĉi-jara forumo, oni diskutis pri translanda e-komerco, duflanka investo, disvolvado de "La Zono kaj Vojo", regiona ekonomia kunlaboro ktp. Oni ĝenerale opinias, ke la unuafoja ĉeesto de ĉina ŝtatestro al la forumo, aranĝita de Rusio, signifas, ke la ĉin-rusaj ekonomiaj rilatoj staras sur nova historia etaĝo kaj malfermis novan ĉapitron.


    Regiona kunlaboro al pli alta etaĝo


Ekster la domo por la kvara Orienta Ekonomia Forumo (Fotis Jiang Guopeng, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo)


    Rimarkinde, ke la ĉina delegacio al la forumo estis grandskala rekorde. Laŭ deveno de delegitoj, krom nordorienta regiono, kiu havas komunan landlimon kun Rusio, estas ankaŭ la provincoj Zhejiang, Jiangsu, Guangdong en ĉemaraj regionoj de sudorienta Ĉinio.


    Ĉeestantoj el Ĉinio kaj Rusio elmetis rimedojn por profundigi komercajn rilatojn inter si. Ekzemple, Jilin-provinco de Ĉinio proponis, ke ĝi klopodos starigi kelkajn bonkvalitajn projektojn de la aŭtofabriko FAW kaj Jilin-a Arbar-Industria Kompanio en Rusio; Irkutsk de Rusio volas fortigi duflankan investadon kun Ĉinio en mediprotekto, turisma ekspluato de Bajkalo kaj komerco de industriaj produktoj; Jiangsu-provinco de Ĉinio sugestis, ke ĝi faros la rolon de krucloko en "La Zono kaj Vojo", pliigos malfermon al la oriento, kondukos malfermon al la okcidento, por krei pli da ŝancoj por ĉin-rusa komerca interkomunikado; Amurskaya de Rusio deklaris, ke utiligante avantaĝon de haveno, ĝi liveros doganan oportunon por ĉin-rusaj civilaj komercoj...


    "Ĉeesto de prezidanto Xi Jinping al la forumo favoras ĉin-rusan komercan kunlaboron, precipe la disvolvadon en Malproksima Oriento de Rusio. Ĉinio havas kapitalon, teknikojn kaj spertojn. Mi kredas, ke multaj homoj en Malproksima Oriento de Rusio ŝatos negoci kun Ĉinio. Kompreneble, dum investado en Malproksima Oriento, Ĉinio devas bone prepari sin por venki la obstaklojn de diferencoj en leĝoj, kultura komunikado kaj socia psikologio, doni atenton pri lokiĝo de investo kaj produktado, kaj laŭeble krei pli da laborpostenoj por lokanoj," diris Roman Gikel, ĝenerala direktoro de Ugra-a Disvolva Fonduso de Rusio.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments