El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina ŝtatestro unuafoje ĉeestis en la Orienta Ekonomia Forumo

| 2018-09-13
Bookmark and Share


    Inter la 11-a kaj la 13-a de septembro, okazis en Vladivostoko de Rusio la Orienta Ekonomia Forumo. Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, invitite de Vladimir Putin, prezidento de Rusio, ĉeestis en la forumo. Laŭ rusaj amaskomunikiloj, la plej okulfrapa estas, ke ĉina ŝtatestro unuafoje ĉeestis en tiu ĉi forumo.


    La forumo estas proponita de Putin en 2015 kiel grava rimedo de Rusio por antaŭenpuŝi la kunlaborojn en Malproksima Oriento, ĝi ankaŭ estas grava platformo de internaciaj kunlaboroj en la regiono. Ĉi-foja forumo allogis kelkmilojn da reprezentantoj el pli ol 60 landoj, kies nombro superis tiun en antaŭaj forumoj. Kadre de la forumo, okazis kvin grandaj aktivecoj pri kunlaboroj inter Ĉinio kaj Rusio,  du pri kunlaboroj inter Japanio kaj Rusio kaj du pri kunlaboroj inter la Korea Respubliko kaj Rusio. Dum la forumo, komercajn diskutojn faris la komercaj grupoj el Rusio, Ĉinio, Barato, la Korea Respubliko, Japanio kaj landoj sudorient-aziaj, mezorientaj kaj eŭropaj.



    La unuafoja ĉeesto de ĉina prezidanto en la forumo kaj la plej grava altranga interŝanĝo inter Ĉinio kaj Rusio en la dua duono de la kuranta jaro havas gravan signifon. La vizito de Xi plue gvidos la altnivelan disvolvadon de ambaŭflankaj rilatoj kaj forte antaŭenpuŝos dulandajn kunlaborojn.


    La kunigo de la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj la strategio de Eŭropazia Ekonomia Unio estas unu el la temoj, pri kiuj oni diskutis en ĉi-foja forumo. Laŭ loka amaskomunikilo, konstruo de "surglacia silka vojo" estas alia grava temo inter Ĉinio kaj Rusio kadre de "La Zono kaj Vojo", kaj tio havas gravan signifon por ambaŭ flankoj. Putin diris, ke la Silka Vojo povas atingi ekstremon norde, ni povas kunligi ĝin kun la "norda itinero" por helpi disvolvadon de la itinero per la Silka Vojo.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments