El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝis la kvara Orienta Ekonomia Forumo kaj kiel disvolviĝos ĉin-rusaj rilatoj? (I)

| 2018-09-12
Bookmark and Share

La 11an de septembro en Vladivostoko de Rusio, intervidiĝis ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin. Fotis Huang Jingwen, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo.


    La 11an de septembro, invitite de rusa prezidento Vladimir Putin, ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Vladivostokon de Rusio kaj ĉeestas la kvaran Orientan Ekonomian Forumon.


    En ĉi-jara forumo, oni diskutas pri translanda e-komerco, duflanka investo, disvolvado de "La Zono kaj Vojo", regiona ekonomia kunlaboro ktp. Oni ĝenerale opinias, ke la unuafoja ĉeesto de ĉina ŝtatestro al la forumo, aranĝita de Rusio, signifas, ke la ĉin-rusaj ekonomiaj rilatoj staras sur nova historia etaĝo kaj malfermis novan ĉapitron.


    Translanda komerco instigas komercajn ŝancojn


    En la forumo, kiel disvolvi plu la konsuman potencialon de ĉinaj kaj rusaj konsumantoj kaj vastigi translandan komercon estas atentataj temoj de entreprenoj.


Ekster la domo por la kvara Orienta Ekonomia Forumo (Fotis Zheng Xiaoyi, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo)


    Ilya Kretov, ĝenerala direktoro por Rusio kaj emerĝanta Eŭropo de la kompanio eBay, diris, ke laŭ la tendenco de ŝanĝoj de pokapa konsumado tutmonda, la mondo havas pli kaj pli grandan intereson pri rusaj produktoj, tiel Rusio havas grandan potencialon en eksportado de detala komerco. Interalie, la plej grava estas la komerco inter Ĉinio kaj Rusio, kaj la du landoj devas klopodi por instigi komercan kreskon per e-komerco.


    Zhu Xiaoliang, direktoro de Ĉina Internacia Elektronik-Komerca Centro, diris, ke unuflanke, disvolvado de informaj teknikoj liveras vastan spacon por tutmondigo de mez- kaj malgrandaj firmaoj; aliflanke, la disvolvado de Ĉinio en e-komerco estas rapida kaj matura, pro tio, per sia avantaĝo en e-komerco kaj ligo kun transmaraj ĉinoj, Ĉinio povas helpi mez- kaj malgrandajn rusajn firmaojn disvolvi translandan e-komercon, grandigi internacian merkaton kaj efektivigi reciprokan profiton kaj kungajnon.


    Nikolai Podguzov, ĝenerala direktoro de Rusa Poŝt-Kompanio, diris: "Rusio transpasanta eŭrazion havas avantaĝon de geografia situacio. Pro plua disvolvado de "La Zono kaj Vojo", produktoj kaj varoj estos pli rapide transportitaj inter Eŭropo kaj Azio. Ni esperas, ke en la estonteco ĉinaj provizantoj pli multe aplikos nian loĝistikan sistemon."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments