El Popola Ĉinio>头条新闻>

Plejparto de la usonanoj volas liberan komercadon

| 2018-09-10
Bookmark and Share

    La 4-an de septembro, la usona ĵurnalo The Wall Street Journal publikigis la artikolon de William Galston, supera esploristo de Brookings-Instituto. La artikolo prezentis enketon faritan kaj lastsemajne publikigitan de la Konsilio pri Tutglobaj Aferoj en Ĉikago, laŭ kiu 82% de la usonanoj opinias ke libera komercado helpas la ekonomion, 85% sentas ke ĝi profitigas la konsumantojn, kaj 67% opinias ke komercado povas kontribui por kresko de dungado en Usono. Tiuj proporcioj estas la historie plej altaj -- laŭ enketo farita en 2016, nur 59% de usonanoj sentas ke komercado helpas ekonomion, kaj 40% opinias ke ĝi kreas laborpostenojn.


    La artikolo montras, ke Trump, prezidento de Usono, eble senintence ekscitis emocion de usonanoj pri subteno al komercado. En la komenco de lia prezidenteco, Usono retiriĝis el la komerca interkonsento Trans-Pacifika Partnereco (TPP), kaj nun 61% de usonanoj sentas ke la lando devas reveni al TPP. Pli grave ol tio, kiam Trump intencas altigi dogantarifon pri ĉinaj produktoj, 71% de usonanoj (inkluzive de 56% de respublikanoj) maltrankviliĝas pro tio, ke la komerca milito damaĝos lokan ekonomion. Cetere 80% de la usonanoj pensas ke kresko de eksportado plej helpas dungiĝon. Estonte, Trump alfrontos pli kaj pli grandan premon. Li devas konscii, ke sia traktada stilo, surbaze de minaco, povos kaŭzi pli multon ol pligraviĝo de komerca protektismo.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments