El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sterila tero fariĝis Monda Verda Urbo dum dek jaroj

| 2018-09-07
Bookmark and Share

Ĉin-Singapura Ekologia Urbo en Tianjin (fotita en la 31-a de julio)


    En la ĉirkaŭaĵoj de Bohai-golfo, sud-okcienta parto de Pekino, estas tero sur kiu nenio kreskis. La sterila tero, konsistanta el unu triono da sala aŭ alkala tero, unu triono da forlasita salejo kaj unu triono da poluita akvo, estis konata kiel "malpermesita regiono por ekologio". En 2008, estis ekkonstruita sur la tero la Ĉin-Singapura Ekologia Urbo en Binhai-a Nova Distrikto de Tianjin. Ĝi, la unua ekologia urbo kunkonstruita de du landoj, fariĝis modelo por la konstruado de eko-urboj. Ĉinio kaj Singpuro, dum 10-jara kunlaboro, trovis novan vojon por daŭripova disvolviĝo de urboj kun limigaj kondiĉoj de resursoj. Kaj oficistoj de la Oficejo pri Daŭripova Evoluo de Unuiĝintaj Nacioj laŭdis ĝin kiel avangardo en la konstruado de ekologia urbo. 


    Verdaj elementoj estas ĉie videblaj en la urbo


    Estas instalitaj en ĉiuj publikaj konstruaĵoj sunenergia fotovoltaa sistemo, aŭ pumpilo de tervarmo. Ĉiuj novkonstruaĵoj estas ekipitaj per sunenergiaj akvovarmigiloj, 60% de strataj lampoj estas Led-lampoj funkciigataj per vent- kaj sun-energio. La aparato de renovigeblaj energifontoj liveras energion egalan al tiu provizata de malgranda hidroelektra centralo.


    Danke al 65 spong-urbaj projektoj, inkluzive de la uzo de akvo-peneteblaj brikoj, la estigo de pluv-kolekta sistemo kaj artefarita marĉejo, sur la stratoj de la urbo ne restas akumulita akvo eĉ post pluvego. Post pluvego lokanoj ofte fiere disvastigas fotojn pri la bona dren-sistemo en sociaj retoj, kiel WeChat.


    En la ubro la klasifiko de rubaĵoj estas kuraĝigata. Kaj klasifikitaj balaaĵoj estas transportitaj per tubo en la rapido de 25 metroj po sekundo al centra kolektejo por senpolua traktado.


    "La urbo ne estas koncepte medi-amika, sed havas normojn pri plano, desegno kaj finkonstruado. Do en la urbo medi-amikeco estas videbla kaj tuŝebla", diris Wang Meng, esploristo de la oficejo por konstruado de ekologia urbo.


    La granda ŝanĝo de la urbo dum la pasintaj 10 jaroj altiris atenton de la mondo, kaj la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluo (Rio+20) donis al ĝi la titolon Monda Verda Urbo.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments