El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finiĝis la Pintkunveno de Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro

| 2018-09-04
Bookmark and Share


    En la 4-a de septembro finiĝis la Pintkunveno de Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro. En la pintkunveno, Ĉinio publikigis sian planon por helpi la disvolvadon de Afriko. Tio vekis eĥon inter la internacia komunumo.


    La fermiĝo de la pintkunveno signifas, ke Ĉinio kaj Afriko paŝos al pli altnivelaj kunlaborado, kungajno kaj komuna evoluo. Ambaŭ flankoj kune konstruos la ĉin-afrikan komunumon de komuna estonteco, kaj efektivigos la ok agojn pri akcelo de industrioj, interligo de infrastrukturoj, faciligo de negocoj, disvolvado kun mediprotekto, homforta trejnado, sano kaj higieno, kulturaj interŝanĝoj, kaj paco kaj sekureco. Ĉinio ĉiam estas bonaj amiko, partnero kaj frato de Afriko.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments