Ĉinio, la plej taŭga partnero por afrika disvolvado
Okaze de Pintkunveno de Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo, la kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko kaptas atenton, sed kiu estas la vera signifo de tiu alproksimiĝo inter Ĉinio kaj Afriko? Kiel Ĉinio povas kontribui por afrika disvolviĝo? Jen la vere gravaj temoj, al kiuj necesas atentigi.
Unue, necesas iom atenti pri la historio de Afriko, kontinento kiu dum jarcentoj suferis sub la imperiismo de kelkaj eŭropaj potencoj. Milionoj da afrikanoj estis perforte sklavigitaj kaj senditaj al eksterlando, plejparto da ili al Brazilo, familioj estis disigitaj, la riĉaĵoj de Afriko estis forsenditaj kaj la teritorio, dividita laŭ kriterioj de fremdaj potencoj, estigis konfliktojn inter lokaj triboj kaj etnoj. Kelkaj daŭras ĝis hodiaŭ.
La iama kolonio de eŭropaj potencoj en Afriko sukcesis sendependiĝi, sed ne sukcesis disvolviĝi. Afriko dum longa tempo estis en relativa izoliĝo, ekster la grandaj mondaj debatoj ekonomiaj kaj politikaj, rigardata de mondaj potencoj nur kiel provizanto de nafto, oro kaj diamantoj. La afrika popolo ricevas atenton de la okcidento nur kiam ĝi klopodas amasmigri al disvolviĝintaj landoj: tiam la samaj homoj, kiuj jam de jarcentoj ekspluatas Afrikon, promesas helpon por solvi iliajn problemojn, sed nenio ŝanĝiĝas.
La sorto de Afriko komencis ŝanĝiĝi kiam la kontinento, iom post iom, komencis alproksimiĝi al Ĉinio, iama potenco de oriento, kiu pro sinsekvaj militoj kun Japanio kaj kelkaj eŭropaj landoj reduktiĝis al unu el la plej malriĉaj landoj en la mondo, tamen sukcesis releviĝi en nur kelkaj jardekoj kaj nun estas unu el la plej gravaj aktoroj en la monda politika kaj ekonomia scenejo.
Okcidentaj landoj, ĉefe Usono, ofte akuzas Ĉinion monprofiti el la malriĉeco de Afriko, sed tio estas ĝuste kion tiuj landoj ĉiam faris kaj volas daŭre fari. Nia planedo havas rekordan loĝantaron, sed mankas teritorion por ekspansio de agrikulturo en Eŭropo kaj Ameriko, sekve agrikulturaj firmaoj de ĉiuj landoj emas investi en la disvolvo de agrikulturo en tiu kontinento, sed ne emas investi en infrastrukturo nek en socia disvolvo.
Ĉinio eksportas al Afriko la saman disvolviĝ-modelon kiun ĝi uzis por propra disvolviĝo: antaŭ 40 jaroj, la lando komencis allogi firmaojn kaj kapitalon el eksterlando, kaj samtempe investis en infrastrukturo, edukado, scienco kaj teknologio. Hodiaŭ ĉinaj firmaoj havas propran teknologion, proprajn markojn kaj eksportas siajn produktojn al la tuta mondo. En Afriko, la plej urĝa defio estas mildigo de malriĉeco, kaj tiusence Ĉinio ege helpas ne nur per interŝanĝo de spertoj, sed ĉefe per kreo de laborpostenoj por afrikanoj.
Sed krei laborpostenojn en Afriko ne estas ekskluziva nek pionira agado de Ĉinio: ekzemple, fremdaj firmaoj ĉiam bezonis homfortojn por labori en minejoj kaj havenoj de Afriko. La diferenco estas ke ĉinaj firmaoj ne pensas pri Afriko kiel enspezofonto, sed ankaŭ kiel merkato: ĉinoj ne volas nur profiti de bonpreza laborforto, sed ankaŭ vendi siajn produktojn en afrika merkato kaj eĉ eksporti afrikajn varojn al Ĉinio. Ĉinoj volas evoluigi servojn al afrikanoj, interŝanĝi spertojn, krei infrastrukturojn bezonatajn de la lando.
Ŝajnas al mi ke okcidentaj firmaoj sin katenis al la logiko de koloniisma modelo kaj pro tio klopodas fari minimuman investon por akiri maksimuman profiton: firmao kiu posedas minejon konstruas propran fervojon por ĝin ligi al haveno, kun la nura celo transporti sian propran produkton kaj enspezi pri ĝia vendo eksterlande. Ĉina firmao sekvas alian logikon: anstataŭ havi propran fervojon, ĉino invitas partneron por konstrui fervojon kaj prizorgi ĝin, kaj la partnero investas ankaŭ en pasaĝertransporto, transportado de divers-specaj varoj, ktp., por tiel prosperigi sian negocon. Multaj fervojoj inaŭguritaj en Afriko dum la lastaj jaroj estis konstruitaj de ĉinaj firmaoj, per mono pruntita el ĉinaj bankoj, kaj ili efikas sur la vivo de afrikanoj ne nur per faciligo de transporto, sed ankaŭ faciligas vartransportadon, eĉ internacian.
La fervojoj en Afriko postulas altkvalifikitan laborforton, kaj multaj afrikanoj ricevas stipendion por studi en Ĉinio, dum multaj aliaj estas surloke trejnitaj, kaj tiel okazas interŝanĝo de spertoj por ke fervojoj en Afriko estu sekuraj kaj efikaj. Esplorante pri la evoluo de afrika fervojaro, mi konstatis, ke antaŭe ĝi aspektis kiel tipa fervoja reto de kolonio: pluraj branĉoj el landinterno finas en la ĉefa linio, kiu ilin ligas al haveno, el kie valoraĵoj estas forportataj. La novaj projektoj pri fervojlinioj konstruataj de ĉinaj firmaoj, tamen, kunligas la ĉefajn urbojn de la landoj, faciligante transportadon de pasaĝeroj kaj varoj destinitaj al loka merkato.
Fervojo estas nur okulfrapa ekzemplo de kiel kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko kontribuas por antaŭenpuŝi la disvolvadon de la kontinento. En pluraj fakoj Ĉinio kontribuas por eduki afrikajn laboristojn, plibonigi infrastrukturon, plialtigi la nivelon de servoj, kreskigi produktadon kaj dungi pliajn lokanojn. Antaŭ du jaroj mi mem oficvojaĝis al Fujian-provinco kune kun tri afrikaj kolegoj, kiuj laŭdis la kontribuon de Ĉinio al la evoluo de la kontinento. Mi esperas ke la ĉi semajna pintkunveno de Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro sukcesos antaŭenigi pli la kunlaborojn inter sudaj landoj, por ke ni ĉiuj kune disvolviĝu kaj havu decan vivon.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat