Alĝeria reprezentanto: mi volas fari komercon kun ĉinoj

| 2018-09-04
Bookmark and Share


    La 3-an de septembro, en la Pintkunveno de Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro, Khaldoun Azzeddine, alĝeria teknikisto, parolis pri siaj impresoj pri Ĉinio: 


    La unua estas bona urba administrado: Pekino estas bonorda. Oni diris al mi, ke en Pekino estas 22 milionoj da loĝantoj, sed mi ne sentas ĝin homplena. Ŝajnas ke ĉi tie, danke al bona urba administrado, estas nur du milionoj da loĝantoj. Multaj urboj havas malpli grandajn loĝantarojn ol Pekino, sed estas pli amasplenaj.


    Cetere, mi ŝatas aĉetumi en Ĉinio. Aĉetinte ion, oni eble ricevos donacojn de vendistoj. Krome, oni ankaŭ povas marĉandi. Mi volas fari komercon kun ĉinoj, se mi estus komercisto. 


Raportis: Gao Shuyuan 

Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments