El Popola Ĉinio>头条新闻>

Afrika amaskomunikilo: Rakonto pri fervojo inter Tanzanio kaj Zambio antaŭ 53 jaroj

| 2018-08-29
Bookmark and Share

    Antaŭ la okazigo de la pekina pintkunveno de la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro, la niĝeria ĵurnalo Avangardo aperigis artikolon en la 24a de aŭgusto, kiu retrorigardas la historion kaj atingojn de ĉin-afrika kunlaboro kaj enkondukas la baldaŭan pekinan pintkunvenon.


    Konstruado de fervojo inter Tanzanio kaj Zambio antaŭ 53 jaroj


    La artikolo substrekas, ke la kunlaboro inter Afriko kaj Ĉinio ekzistas jam de 53 jaroj, kiam estis konstruita fervojo inter Tanzanio kaj Zambio. Tiam, multaj afrikaj landoj estis ĵus sendependiĝintaj kaj alfrontis severajn defiojn por disvolvo. La tiamaj prezidentoj de Tanzanio, Mwalimu Julius Nyerere, kaj de Zambio, Kenneth Kaunda, interkonsentis pri konstruado de fervojo inter la du landoj por rompi la rasisman blokadon en ekonomio kaj politiko. Ili petis la helpon de Eŭropo, kiu estis rifuzita.


Kuras la trajno Kilimanĝaro sur la fervojo inter Tanzanio kaj Zambio. Fotis Pei Guangjiang, raportisto el la retejo People.cn. 


    En februaro 1965 tanzana prezidento Mwalimu Julius Nyerere vizitis Ĉinion, kaj klarigis sian planon al la tiama ĉina prezidanto Mao Zedong. Surprizite, prezidanto Mao akceptis lian peton. Mao diris, ke nepras liberiĝo kaj disvolviĝo de Afriko, kaj Ĉinio eĉ ĉesigus siajn proprajn projektojn por helpi afrikajn gefratojn konstrui la fervojon.


    En la sekvaj kelkaj jaroj, Ĉinio sendis 16 mil laboristojn por konstrui la fervojon, kaj 64 el ili dediĉis siajn vivojn al tio. Zhang Mincai, 35-jara fakulo pri akv-utiligo, estis atakita de venenaj abeloj en arbaro. Ĉinio tuj sendis al li konatan kuraciston Wu Jieping per aviadilo, sed, bedaŭrinde, oni ne povis savi lian vivon, kaj li poreterne dormas en Afriko. Li fariĝis la unua ĉina fakulo, kiu oferis sian vivon en Afriko.


    Antaŭe la fervojoj en afrikaj landoj estis konstruitaj de koloniistoj kun la celo forrabi afrikajn krudmaterialojn kaj industriajn plantojn kaj transporti ilin al Eŭropo kaj Ameriko. Kontraste, la fervojo inter Tanzanio kaj Zambio estis konstruita surbaze de promeso kaj solidereco. Tio estas rakonto pri ĉin-afrika amikeco. Afrikanoj agrable nomas tiun fervojon "granda kaj libera fervojo". 


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments