El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

Hilde: kuriero pri kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Afriko

| 2018-08-29
Bookmark and Share

Hilde faras svahilan voĉoregistradon por ĉina televid-filmo en studio de StarTimes-Grupo en Pekino. 


    Hilde estas dublisto el Tanzanio. En la jaro 2016, la Unua Star-pokala Konkurso pri Dublado por Ĉinaj Filmoj kaj Dramserioj okazis en Tanzanio. Kiel ŝatanto de ĉina kulturo, Hilda atingis la unuan lokon kaj gajnis la ŝancon labori en la grupo StarTimes. Ŝi fariĝis kuriero pri kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Afriko.


Hilde babilas kun kolego.


    Hilde vivis en vilaĝo de Daresalamo, Tanzanio. Kiam ŝi studis en universitato, hazarde ŝi spektis filmon kun ĉina aktoro Jackie Chan kiel ĉefrolulo, kaj ŝi decidis labori pri kinarto kaj televid-filmo. Post diplomiĝo, ŝi fariĝis profesia dublisto. Post fondiĝo de la svahila kanalo de StarTimes-Grupo en Tanzanio, Hilde fariĝis fervora subtenanto de ĉinaj kinoj kaj televid-filmoj. Ĉu antikvkostumaj aŭ modernaj dramoj, ĉiuj estas fenestroj por ke Hilda konu Ĉinion.


Hilde prezentas la konkurson pri svahila voĉoregistrado en 2017.


    Laborante en Pekino, Hilde faras dubladon kaj samtempe lernas aliajn lertecojn pri televido. Nun ŝi ne nur estas bona dublisto de la svahila lingvo, sed ankaŭ laboras kiel tradukisto kaj povas uzi rilatajn programarojn por sendepende plenumi dubladon.


Hilde iras en la koridoro de sia laborejo, kun afiŝoj pri ĉinaj televid-filmoj.


    “Mi kunportis la kapablon al Tanzanio.” Hilde diris, “mi instruis la teknologion al mia teamo en Tanzanio, tio multe altigis ilian nivelon.” Hilde esperas, per sia sperto, helpi pli da afrikanoj konatiĝi kun ĉina kulturo, por ke ili malfermu sian vidkampon kaj marŝu kun la epoko. 


Hilde diskutas pri laboro kun sia tanzania kolego.


Hilde babilas kun siaj kolegoj.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments