El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Biciklado al Esperanto-dometo

| 2018-08-27
Bookmark and Share

    La Esperanto-dometo situas proksime al bela Bagong-monto en Huainan-urbo de Anhui-provinco. Ĝi estas apartamento el tri dormoĉambroj, kuirejo, duŝejo kaj salono. 


Esperanto-dometo


    Ĝia posedanto, veterana esperantisto sinjoro Yang Haichun, kun helpo de kelkaj lokaj esperantistoj ordigis kaj ornamis la dometon por ke ĝi havu Esperantan etoson.


Ornamaĵoj sur la muro de la dometo


    Yang diris, ke la dometo povas akcepti esperantistojn el diversaj lokoj. Feliĉe, Huang Zhengsu kaj mi, esperantistoj el Hefei, ĉefurbo de Anhui-provinco, fariĝis la unuaj gastoj ĉe la dometo. En la 24a de aŭgusto ni biciklis pli ol 120 kilometrojn de Hefei al Huainan. 


Sinjoro Yang Haichun


    Kiam ni atingis la cellokon, pluraj lokaj esperantistoj jam atendis nin ĉe la strato apud la dometo. Ni vespermanĝis, parolis pri la Esperanto-movado de Anhui-provinco, kaj Huang kaj mi tranoktis en la dometo.


Huang Zhengsu kaj Liu Baoguo (maldekstre)


    En la sekva tago, akompanate de lokaj samideanoj, Huang kaj mi vizitis la antikvan urbeton Shouxian, la lasta ĉefurbo de Chu-regno. Ĝi estas en la listo de famaj historiaj urboj de Ĉinio.


Esperanto-agado en la dometo


    Matene de la 26a de aŭgusto ni adiaŭis lokajn samideanojn en Huainan kaj bicikle revenis al Hefei. Je la oka horo vespere ni sekure atingis hejmon.


(verkis Liu Baoguo kaj fotis Yang Haichun, Wang Yunfang kaj Huang Zhengsu)


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments