El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prezidanto de Sud-Afrika Internacia Virina Forumo: Afriko taksas Ĉinion kiel sia disvolva ŝanco

| 2018-08-27
Bookmark and Share

    En septembro Ĉinio kaj afrikaj landoj kune okazigos la pekinan pintkunvenon de la Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo por diskuti pri la kunlabora disvolvado en la nova epoko kaj forĝi pli striktan ĉin-afrikan komunumon de komuna estonteco. Diversaj afrikaj rondoj konsentas pri la koncepto kaj deziras kun la ĉina flanko efektivigi kunlaboron, kungajnon kaj kundisvolvon.


    Paul Kagame, deĵoranta prezidanto de la Afrika Unio kaj ruanda prezidento, laŭdis la proponon faritan de ĉina prezidanto Xi Jinping pri la antaŭenigo de pli strikta ĉin-afrika komunumo de komuna estonteco. Li opinias, ke la koncepto pri ĉin-afrika komunumo de komuna estonteco estas signifoplena, kaj per kunlaboro Ĉinio alportis al afrikaj landoj teknologion, kapitalon kaj produktkapablon. Pro la kunlaboro Ĉinio disvolvas sin, kaj ankaŭ afrikaj landoj povas disvolvi siajn ekonomiojn kaj altigi vivnivelon de siaj popoloj. La du flankoj efektivigas kungajnon.


Octar-viadukto en Lagos, Niĝerio, konstruita de Ĉina Civil-Inĝenierada Konstru-Kompanio (Fotita en la 26a de aprilo 2014)


    Namibia prezidento Hage Geingob diris, ke subtenate de Ĉinio, bone disvolviĝas la infrastruktura konstruado de afrikaj landoj. Bocvano, Zambio kaj aliaj afrikaj kontinentaj landoj havas alirejojn al maro, kio puŝas integriĝon de regionoj en Afriko. "Atinginte Afrikon, vi povas vidi multajn projektojn, investatajn de ĉinaj firmaoj. Ili helpas afrikajn landojn konstrui ŝoseojn, fervojojn, aerodromojn kaj havenojn," diris Geingob, "Ĉinio konstruas industrian zonon en Afriko, cedas teknologion, kreas laborpostenojn por lokanoj kaj pliigas aldon-valoron por lokaj produktoj. Ĉu ni havas kialon rifuzi tian landon?"


    Senegala prezidento Macky Sall diris, ke Ĉinio estas la natura aliancano de Afriko, kaj ankaŭ Afriko fariĝos la natura aliancano de Ĉinio. Senegalio plenforte subtenas la Ĉin-Afrikan Kunlaboran Forumon, kunlaboron inter Afriko kaj Ĉinio kaj konstruadon de ĉin-afrika komunumo de komuna estonteco.


    Prezidanto de Sud-Afrika Internacia Virina Forumo, Danisa Baloyi, diris: "Afriko kaj Ĉinio estas komunumo de komuna estonteco kaj ankaŭ tiu de komunaj interesoj. Afriko taksas Ĉinion kiel sia disvolva ŝanco, kaj ankaŭ Ĉinio povas profiti de disvolvado de Afriko." Laŭ ŝia vidpunkto, la konstruado de ĉin-afrika komunumo de komuna estonteco estas ekzemplo de diversflanka kunlaboro por evoluantaj landoj kaj grava paŝo de sud-suda kunlaboro. "Ni skribas ĉi tie nian propran historion, kaj antaŭenigas afrik-ĉinan kunlaboron al pli alta nivelo."


    Philip Mpanaga, financa ministro de Tanzanio, diris, ke Afriko bezonas komercon kaj investon, kaj volas ekspluati kaj utiligi siajn proprajn resursojn. Afriko esperas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio kaj kune konstrui pli belan mondon.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments