El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brazila ekonomikisto: Ĉinio estas defendanto de libera komerco

| 2018-08-22
Bookmark and Share

de Roberto Dumas Damas*


    Kio okazis en Ĉinio dum la lastaj 40 jaroj?


    Ekde 1978, la politiko pri reformo kaj pordmalfermo novigis ĉinan ekonomion kaj multe ŝanĝis la landon. Ĉinio fondis specialajn ekonomiajn zonojn kaj ĉemarajn malfermajn urbojn, kiel gravaj fenestroj por utiligi laborforton kaj altiri eksterajn kapitalon kaj teknologion. Dum reformo kaj pordmalfermo, en kamparoj kaj urboj, la graveco de merkato kaj efiko estis pli kaj pli atentata. Produktado disvolviĝis, enspezoj de la popolo plialtiĝis, kaj loĝantoj en absoluta malriĉeco reduktiĝis. Ĉinio daŭre altiras eksterlandan investon, lernas teknologiojn de aliaj landoj, disvolvas komparan avantaĝon kaj partoprenas en la tutmonda divido de laboroj. En la lastaj 40 jaroj, malneta enlanda produkto de Ĉinio multoble kreskis, kaj la lando fariĝis la dua plej granda ekonomio, proksimiĝante al la centro de la monda scenejo.


    Notinda estas tio, ke la ĉina ekonomio ĉiam estas movfortoplena, eĉ post la negativa influo de la 2008-a internacia financa krizo, kaj tio mirigas klerulojn, entreprenistojn kaj politikistojn de diversaj landoj, kiuj komencis diskuti pri "ĉina miraklo" kaj "konvencio de Pekino". 


    Kiu defendas liberan komercon?


    Por la nuna mondo necesas interligo, interkomunikado kaj malfermo. Unuflanke, ni rimarkis, ke Ĉinio fariĝas defendanto de libera komerco, fortigas rilatojn kun aliaj landoj, per investo kaj komerco, konstruas pli ekvilibran provizĉenon, helpas aliajn ekonomiojn altigi produktan efikecon. Aliflanke, ni rimarkis ankaŭ, ke Usono adoptas pli kaj pli streĉan kaj eksmodan politikon pri komerca protektismo, kaj tio kontraŭas la tendencon de ekonomia tutmondiĝo.


    En la lastaj jaroj, Ĉinio signalis subtenon kaj evoluigon de ekonomia tutmondiĝo, liberigon kaj faciligon de komerco kaj investo. La 17an de januaro, 2017, ĉina prezidanto Xi Jinping prelegis en la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo en Davos, espriminte sian firman devontigon pri disvolviĝo de tutmondaj liberkomerco kaj investado. La sinteno de ĉina gvidanto gajnis aplaŭdon en la mondo, ne nur pro lia politika vidpunkto, sed ankaŭ pro lia bela bildo pri homara komunumo de komuna estonteco.


    La ekonomio de Ĉinio kaj Brazilo estas komplementa. Dank' al internacia komerco, Brazilo povas importi produktaĵojn el Ĉinio kontraŭ pli malalta prezo ol tiu de memproduktaĵoj. Tiel homoj povas aĉeti pli bonprezajn varojn, kaj estas utila por la ekonomia evoluo de Brazilo.


    La verkanto estas brazila ekonomikisto.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments