El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fremdlandaj amaskomunikiloj: "Hobq-modelo" mirigas la mondon

| 2018-08-21
Bookmark and Share



    La dezerto Hobq situas sur Ordos-altebenaĵo de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio de Ĉinio kaj estas la sepa plej granda dezerto en la lando. Antaŭe tie estis senplanta, ekzistis nur vento kaj sablo. Post kelkdekjara penado, la regado de la dezerto akiris sukceson kiu mirigas la mondon. Tio estas ne nur ekzemplo por la mondo kontraŭ dezertiĝo, sed ankaŭ fenestro por observi la belan Ĉinion.



    Usona gazeto Time rimarkis la grandan ŝanĝon de Hobq: "Oni tie kulturis specialajn plantojn kiuj havas la efikon fiksi sablon, por ke dunoj ne agresu kampojn kaj vilaĝojn. La iam malaperinta brutaro reaperis, rapide disvolviĝas la sekundara industrio, kaj turistoj svarmas tien."


    Antonis Samaras, eksa ĉefministro de Grekio, diris, ke la sistema projekto de Hobq-modelo estas unika kaj grandefika. Programo de Unuiĝintaj Nacioj por Medio taksis la dezerton kiel "pioniro de ekologia kreivo por dissemi verdon en la mondo". La Hobq-modelo nun estas nomkarto de Ĉinio pri regado al dezertiĝo, kaj estas laŭdata de la internacia komunumo.



    Mirigite de la "verda mirindaĵo" de Hobq, la internacia komunumo ankaŭ interesiĝas pri la "ĉina saĝo" entenata en la agoj kontraŭ dezertiĝo. Dum la 6-a Hobq-a Internacia Forumo pri Dezerto, okazinta en 2017, la rusa novaĵagentejo Tass publikigis artikolon, laŭ kiu la kerno de la Hobq-modelo estas kunligo de politika subteno de la registaro, industria investado de firmaoj, partopreno de kamparanoj kaj paŝtistoj en merkatigo, kaj daŭra reboniĝo de la loka ekologio.


    En marto ĉi-jare, usona retejo World Political Review publikigis artikolon pri tio, ke la starigo de Ministerio de Ekologia Medio, fare de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, montris la klaran volon de la lando plibonigi la medion. La novaĵ-agentejo PRENSA LATINA raportis, ke "la ĉina registaro rapidigas la konstruadon de ekologia civilizacio, tio estas nomata kiel la kampanjo pri 'bela Ĉinio'".


    PRENSA LATINA rimarkis ankaŭ, ke "Konstruante la 'belan Ĉinion', la ĉina registaro unuigas ĝin kun la tutmonda celo trakti la klimatan ŝanĝon kaj protekti la medion". Ankaŭ la usona retejo pri financo Quartz opinias, ke "la klopodoj de Ĉinio por ekologia kaj media protektadoj ne nur havas bonan rezulton en la lando, sed ankaŭ starigis ekzemplon en la mondo, kaj ĝi gajnis pli da respekto sur la monda scenejo."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments