El Popola Ĉinio>头条新闻>

Proparolanto de Ministerio pri Komerco de Ĉinio faris paroladon pri proceso kontraŭ Usono pro ĝiaj fotovoltaaj sekurecaj kriterioj

| 2018-08-16
Bookmark and Share


    La 14-an de aŭgusto, Ĉinio oficiale estigis proceson de disputa interkonsento de Monda Komerca Organizo (MKO), celante kontraŭi usonajn rimedojn pri fotovoltaa sekureco kaj pri subvencio de renovigebla energio. Proparolanto de Ministerio pri Komerco de Ĉinio diris en la sama tago, ke la usonaj rimedoj serioze damaĝis la komercajn interesojn de Ĉinio. Ĉinio uzas la disputan mekanismon de MKO por protekti siaj leĝajn rajtojn kaj interesojn kaj multflankajn komercajn regulojn. 


    La proparolanto rimarkigis, ke pli frue, Usono adoptis tutmondan sekurecan rimedon por importitaj fotovoltaaj produktoj, kun maksimuma tarifo-altigo de 30%. La rimedoj alprenitaj de Usono, estas regule kaj praktike suspektindaj pri malobservado de Interkonsento pri Sekureco de MKO. Usona misuzo de sekureco ne nur damaĝas la leĝajn rajtojn kaj interesojn de la ĉina flanko, sed ankaŭ influis la seriozecon kaj aŭtoritatecon de la reguloj de MKO.  


    La proparolanto aldonis, ke dum la usona flanko adoptis malregulajn kriteriojn por importitaj fotovoltaaj produktoj, ĝi donos kromajn subvenciojn por renovigeblaj energiaj produktoj kiel fotovoltaaj produktoj fabrikitaj en la lando, kiuj estas suspektataj pri truda anstataŭigo de importado per subvencio kaj pri malobservado de la devo pri naciaj traktoj. La usonaj politikoj pri subvencio donis maljustan konkurencivan avantaĝon al ĝia industrio pri renovigebla energio kaj difektis la legitimajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj entreprenoj pri renovigebla energio. 


    Laŭ la proparolanto, la menciitaj rimedoj de Usono serioze kaosigis la internacian merkaton de produktoj fotovoltaaj kaj grave damaĝis la komercajn interesojn de Ĉinio. Ĉinio urĝas la usonan flankon, per konkretaj agoj, respekti la regulojn de MKO kaj forlasi la malĝustajn farojn por ke la rilataj komercoj renormaliĝu. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments