El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Monda Kongreso de Filozofio unuafoje okazas en Ĉinio

| 2018-08-15
Bookmark and Share

    La 13an de aŭgusto, la 24a Monda Kongreso de Filozofio (MKF) estis malfermita en Pekino. Ĝin organizas Internacia Federacio de Filozofiaj Societoj kaj Pekina Universitato. Partoprenas en la kongreso pli ol 6,000 filozofoj kaj filozofiaj ŝatantoj el 121 landoj kaj regionoj de la mondo. Estas la dua fojo, ke tiu kongreso okazas en Azio, kaj la unua fojo en Ĉinio.


    MKF komenciĝis en 1900 kaj okazas en ĉiu 5-a jaro, la unua MKF okazis en Parizo, Francio. Ĝi estas la plej granda filozofia konferenco en la mondo.


    En ĉi tiu kongreso, ĉinaj filozofio kaj kulturo unuafoje fariĝis la baza akademia kadro, kun la temo "Lerni por esti homo". De la 13a ĝis 20a de aŭgusto, okazas diversaj akademiaj eventoj kiel plena kunveno, tema forumo, prelego, grupa kunsido, rondtabla kunveno, evento por studentoj kaj tiel plu.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments