Novaj honoraj membroj kaj membroj de la Honora Patrona Komitato de UEA
Novaj membroj de la Honora Patrona Komitato de UEA:
La Honora Patrona Komitato de UEA ekhavis du novajn membrojn: Vytenis Andriukaitis kaj Judit Polgár. Tiu honora organo konsistas el lingvistoj, sciencistoj kaj aliaj eminentuloj, kiuj faris gravajn servojn al la Esperanto-Movado kaj mem parolas kaj verkis en la Internacia Lingvo. Pri la elekto de Andriukaitis kaj Polgár decidis la Komitato de UEA en sia kunsido en Lisbono.
Vytenis Povilas Andriukaitis (n. 1951.08.09 en vilaĝo Kjusjur, Jakutio, Sovetunio) estas litova medicinisto, politikisto kaj parlamentano, kiu ekde 2014 oficas kiel Komisionano de Eŭropa Unio pri Sano kaj Nutraĵa Sekureco. Diplomito de Kauna Medicina Universitato (1975), li laboris kiel kardiologo-kirurgo en Ignalina, Kauno kaj Vilno, kaj krome studis en la Historia Fakultato de Universitato Vilno, ricevante magistran diplomon en 1984. Li estis aktiva en la (komence subtera) movado por la sendependiĝo de Litovio, pro kio li estis persekutata dum pluraj jaroj sub la sovetia registaro. Kungvidanto de Litovia Social-Demokrata Partio, li fariĝis parlamentano en 1990 kaj kontribuis al la laboroj pri la nova konstitucio. Ekde 1993 li dediĉis sin plene al la politiko; de 2000 ĝis 2004 li rolis kiel vicprezidanto de la parlamento. En la jaroj 2012 ĝis 2014 li estis la ministro pri sano de Litovio, ĝis sia nomumo kiel litova membro de la Eŭropa Komisiono.
D-ro Andriukaitis komencis memstare lerni Esperanton en la jaro 1976, dum nokta deĵorado kiel kirurgo en malsanulejo en Ignalina. Laŭ sia propra klarigo, li elektis lerni la lingvon kiel protesto kontraŭ la rusiga premo de la tiama sovetia registaro. Dum pluraj jaroj li regule partoprenis kunvenojn de la Esperanto-klubo de Vilno, kiun gvidis lia medicinisto-kolego Adomas Vaitilavičius. La kresko de lia politika kariero iom post iom malhelpis lian pluan okupiĝon pri Esperanto, sed li restis daŭre interesita kaj subtenema pri la movado, i.a. kunlige kun la organizado de la 90a Universala Kongreso (Vilno, 2005). En la lastaj jaroj oftiĝis tiuj kontaktoj; plej notinde, li faris oficialajn paroladojn en Esperanto ĉe lingvopolitika konferenco en Nitro, 2016, kiu disvolviĝis paralele al la 101-a Universala Kongreso, kaj ĉe la komuna kongreso de Germana E-Asocio kaj Eŭropa Esperanto-Unio en Freiburg, 2017. Ambaŭ paroladoj, kiuj elokvente substrekas la porpacan kaj homrajtan kontribuojn de Esperanto, estas legeblaj en la oficiala retejo de la Komisiono.
Judit Polgár (n. 1976.07.23, Budapeŝto, Hungario) estas profesia ŝakludisto, senkompare la plej sukcesa virino sur tiu kampo en la historio. Atinginte la rangon de grandmajstro en la aĝo de 15 jaroj (1991), ŝi tenis la titolon de plej forta virina ŝakludisto en la mondo dum pli ol 25 jaroj, kaj sukcese konkursis en centoj da turniroj kontraŭ la plej bonaj viraj ŝakludistoj. En la jaro 2005; post la nasko de sia filo; ŝi atingis la 8-an lokon en la monda ranglisto, kun Elo-poentaro de 2735. Fama pro siaj intensaj lud-stilo kaj konduto, ŝi sukcesis renversi multajn antaŭjuĝojn pri la ŝak-kapabloj de virinoj; pluraj famaj ŝakistoj konsideras ŝin inter la plej talentaj ludantoj de ĉiuj epokoj. Ŝiaj ludoj inkluzivas venkojn kontraŭ 11 aktualaj aŭ iamaj mondaj ĉampionoj. Retiriĝinte el konkursado en 2014, ŝi nun estas la ĉefa trejnisto de la hungara nacia (vira) teamo.
S-ino Polgár lernis Esperanton same frue kiel ŝi lernis ŝakon. Ambaŭ okazis pro la elekto de ŝiaj gepatroj, Laszló kaj Klara Polgár, kiuj decidis eduki siajn tri filinojn hejme kaj provi disvolvi ĉe ili specialan intelektan talenton. Ŝako kaj Esperanto estis du grandaj pasioj de la patro, kaj do nature fariĝis kernaj elementoj de la familia eduka sistemo, kiu emfazis ankaŭ disciplinon, kreemon, ambicion, kaj plurflankecon. En la okdekaj jaroj la familio komencis famiĝi, unuflanke inter esperantistoj, sed ankaŭ pli kaj pli en la hungara kaj internacia socioj, pro la rimarkindaj sukcesoj de ĉiuj tri fratinoj pri ŝakludado. La plej aĝa fratino, Zsuzsa (1969) atingis la rangon de la plej bona virina ŝakludisto en la mondo en 1984; du jarojn poste, la dua fratino, Zsofia (1974), gajnis la duan lokon en la monda ĉampioneco por ŝakludistoj sub 14 jaroj. En 1988 kaj 1990 la tri fratinoj ludis kune en la hungara virina ŝakolimpika teamo, gajnante ambaŭfoje la oran medalon. Iliaj brilaj karieroj altiris multan favoran atenton al la edukaj teorioj de la patro, kiu ĉiam menciis Esperanton kiel idealan unuan fremdan lingvon por la edukado de infanoj.
Multlingva kiel multaj esperantistoj, s-ino Polgár malofte parolas Esperanton nuntempe, sed ĝi restas grava parto de ŝia familia identeco. Kiel plej elstara pruvo de la kapablo de infanoj "edukiĝi al genieco", ŝi multe kontribuis al la prestiĝo de nia lingvo en la ŝakluda kaj eduka mondoj.
Novaj honoraj membroj de UEA
En la 103-a Universala Kongreso en Lisbono UEA ricevis tri novajn Honorajn Membrojn. Pro iliaj gravaj servoj al la tutmonda Esperanto-movado la Komitato de UEA distingis s-inon María Rafaela Urueña Alvarez kaj s-ron Josep Franquesa i Solé, el Hispanio kaj s-ron NAN Youli, el Ĉinio.
Josep FRANQUESA i SOLÉ (n. 1937 en Sant Feliu de Codines, Katalunio, Hispanio) eklernis Esperanton kiel adoleskulo en sia naskiĝvilaĝo. Post la jaroj de deviga lernejo, en la urbo Lleida li disvolvis longas karieron kiel komercisto, unue sur la kampo de kokinbredado, poste rilate al varoj por aŭto-riparado kaj hidraŭlikaj ekipaĵoj. En tiu pangajna laboro li ofte kaj kreeme uzis Esperanton por fari internaciajn kontaktojn, starigi komercajn rilatojn, kaj ekscii pri novaj sciencaj kaj teknikaj evoluoj. Pri tiu duona jarcento de sukcesa utiligo de la lingvo li verkis elokvente en la eseo "Malgranda estas bela, grava kaj interesa" (Malgranda estas bela: Prelegaro de la 31a Kataluna kaj 4a Transpirenea Kongreso de Esperanto, 2003). Liaj multnombraj internaciaj amikecoj kaj lia entuziasmo por tiu konkreta per-Esperanta agado restas tre konvinkaj pruvoj de ĝia valoro, ankaŭ por la novaj generacioj de esperantistoj.
Ne estas surprize, ke tiu dumviva praktika rilato al Esperanto esprimiĝis ankaŭ per multjara membreco en UEA, ekde 1982 ankaŭ kiel regula membro de Societo Zamenhof, kaj per partopreno en kvardeko da Universalaj Kongresoj. Lia sukcesa komerca agado instigis lin aktiviĝi, ekde 1996, en la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF), aliĝinta faka asocio de UEA. En la sama periodo li fariĝis C-komitatano de UEA, restante ĉe tiu posteno de 1995 ĝis 2001 kaj denove de 2004 ĝis 2013; entute 15 jarojn.
Ĉe la landa nivelo, Josep Franquesa kontribuis longe kaj diversmaniere al la kataluna kaj hispana movadoj, interalie kiel prezidanto de la lokaj kongresaj komitatoj en la hispana kaj kataluna kongresoj en Lleida en 1975, respektive 1986. Ekde la 90-aj jaroj li rolis dum diversaj mandatoj kiel prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio, foje interŝanĝante la postenon kun tiu de vicprezidanto. Ne malplej notinde, lia filino kaj almenaŭ du el liaj nepoj aktive parolas Esperanton.
Sudo NAN Youli (n. 1942 en Pekino, Ĉinio) havas manĉuran naciecon; tra la jardekoj de sia Esperanto-agado, li fariĝis eble la plej konata kaj respektata aktivulo en ĉina Esperantujo. Li ekesperantistiĝis en 1962 ĉe la Esperanto-fako de Pekina Radiodissenda Kolegio, kie li estis studento. Akirinte la diplomon en 1964, li eklaboris en Pekina Radiostacio, antauaĵo de China Radio Internacia, kaj partoprenis la preparan laboron de la Esperanta dissendo kaj Esperanto-sekcio. Ekde ties lanĉo li diskoniĝis kiel unu el la ĉefaj "voĉoj" de Ĉinio en Esperanto, laborante 25 jarojn kiel parolisto, ĵurnalisto kaj redaktoro de la Esperanto-sekcio. En 1989 li ŝanĝis okupon, fariĝante direktoro de kultura-interŝanĝa centro kaj vicprezidanto de la sindikato de China Radio Internacia, inter aliaj okupoj, ĝis sia emeritiĝo.
La profesia laboro por Esperanto neniam sufiĉis por s-ro Nan; tra duona jarcento li organizis dekojn da kursoj kaj aktivaĵoj kaj trejnis centojn da esperantistoj el diversaj regionoj tra Ĉinio. Laŭ unu takso, duono de la nunaj gvidantoj de ĉinaj Esperanto-organizoj estis liaj kursanoj. Li estis ankaŭ tre aktiva gastiganto kaj ĉiĉerono de alilandaj esperantistoj. Kiel vicprezidanto de Monda Turismo, li akceptis pli ol mil esperantistojn el diversaj landoj kaj ofte gvidis Esperanto-karavanojn tra la lando. En la ĉefurbo Pekino li ludis ŝlosilan rolon kiel organizanto de la loka movado, farante gravajn kontribuojn al la lokaj kongresaj komitatoj de la Universalaj Kongresoj en 1986 kaj 2004. La lastajn dudek jarojn li estis prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio, nun estas ĝia honora prezidanto kaj prezidanto de la inspektantaro de Ĉina Esperanto-Ligo. Li estas ankaŭ dumviva membro de UEA.
Kiel elstara parolanto de la lingvo, s-ro Nan partoprenis la redaktadon de diversaj gravaj ĉinaj libroj en Esperanto, inkluzive de Esperanta-ĉina vortaro, Ĉina-Esperanta vortaro, Konciza historio de la ĉina Esperanto-movado, Verkaro de Prezidento Mao Zedong, Ĉina antologio, Ĉina enciklopedio, Moroj de ĉinaj nacimalplimultoj kaj aliaj. Per tiu agado, same kiel per siaj radio-elsendoj kaj sia organiza laboro, li faris nemalhaveblan kontribuon al la tutmondeco de Esperanto en la lasta duona jarcento.
María Rafaela URUEÑA ALVAREZ (n. 1942 en Bilbao, Hispanio) estas fakulo pri internacia juro kaj gvida aktivulo en la loka, landa kaj internacia Esperanto-movadoj. Juron ŝi studis en la Universitato de Valladolid, kie ŝi atingis "eksterordinaran premion" okaze de la diplomiĝo. En 1979 ŝi doktoriĝis pri juro, kaj ekde 1986 laboris kiel profesorino pri Internacia Juro kaj Internaciaj Rilatoj en la Universitato de Valladolid, ĝis sia emeritiĝo. Dum 11 jaroj ŝi gvidis kursojn pri Naturjuro kaj Internacia Juro en la Nacia Universitato de Neĉeesta Lernado, en la hispana urbo Palencio. Ŝi estas membro de la Katedro "Jean Monnet" pri Eŭropa Juro, kaj fondinta membro de la Instituto por Eŭropaj Studoj en la Universitato de Valladolid.
Prof. Urueña ofte prelegis pri juraj temoj en la kadro de Internacia Kongresa Universitato dum la Universalaj Kongresoj; shi estis krome la Rektorino de IKU dum la UK en Valencio, 1993. Autoro de multaj libroj kaj artikoloj en la hispana. i.a. pri medio-protektado kaj juro de la maro, shi publikigis krome la E-librojn ABC de la Europa Unio: Enkonduko en la europan juron (1997) kaj Europa Unio, pashon post pasho (2014). En 2016 aperis shia enkonduka eseo en la libreto eldonita de UEA kun pluraj internaciaj traktatoj, Fundamento de la Homaj Rajtoj. Shi estas la Honora Prezidanto de la UEA-laborgrupo "Esperanto por UN", kaj dumviva asociita membro de AIS San Marino. Post la refondo de internacia faka asocio pri juro (post la forpaso de d-ro Ivo Lapenna), ŝi estis prezidanto de Jura Esperanto-Asocio (EJA) ekde 1991 ĝis 1995, kaj denove kun la sama posteno ekde 2010 ĝis 2015. Nun ŝi estas Sekretario de Internacia Jurista Esperanta Asocio (IJEA).
Dumviva membro de UEA kaj regula membro de Societo Zamenhof, prof. Unueña signife kontribuis ankaŭ al la loka kaj landa movadoj jam ekde la jaro 1960. Dum pluraj jaroj ŝi gvidis kurson pri Esperanto per "Radio Valladolid", kaj de 1978 ĝis 1984 ŝi estis Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio. En 1998 ŝi estis la prezidanto de la loka kongresa komitato por la hispana kongreso en Valladolid. En 2010 ŝi ricevis la premion Ada Fighiera Sikorska de la kataluna Kultura Asocio Esperantista, rekone al ŝiaj multaj kontribuoj enlande kaj internacie.
Redaktis:Rafael Henrique Zerbetto
Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat