El Popola Ĉinio>Esperantujo>

Rezolucio de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto

| 2018-08-13
Bookmark and Share


    La 103-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Lisbono de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2018, kun 1567 partoprenintoj el 73 landoj,


    konfirmas la grandan aktualecon de la kongresa temo "Kulturo, lingvoj, tutmondiĝo: kien nun?", kiu estis traktita tra la semajno en kvar diversaj sesioj kun abunda partopreno;


    notas la koincidon de ĉi tiuj diskutoj kun la 100-a datreveno de la fino de la Unua Mondmilito, kiu markis turnopunkton en la tutmondiĝa procezo;


    substrekas ke la radikoj de la nuna kultura kaj lingva diskriminacio kaj soci-ekonomia sufero, spertataj de granda parto de la homaro, troviĝas en la longa historio de koloniado eŭropa kaj de aliaj landoj pasinta kaj nuntempa, kaj ke solvoj postulas la malkonstruadon de koloniecaj mondrigardoj kaj potencdividoj;


    atentigas, ke la neŭtrale homa lingvo Esperanto estas potenca rimedo por mensa malkoloniado, ebliganta reciprokan interkonatiĝon kaj kompreniĝon ekster la kutimaj kadroj de privilegio kaj ekskludado;


    pledas por urĝa atento al la defiaj problemoj de lingva, kultura kaj alispeca diskriminacio, sufero kaj mortigo, kunligitaj kun la detruado de la naturo kaj aliaj perfortaj tendencoj de la tutmondiĝo;


    deklaras la pretecon de la parolantoj de Esperanto kunlabori en agadoj por helpi kaj protekti homojn kaj popolojn kontraŭ tia perfortado kaj kontribui al la procedo de mensa malkoloniado en ĉiuj landoj de la mondo,


    kaj alvokas la aktivulojn por Esperanto al praktika solidareca agado kun la suferantoj inkluzive de migrantoj kaj rifuĝintoj laŭ la plej noblaj tradicioj de nia movado.


Redaktis Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments