El Popola Ĉinio>头条新闻>

Vojo de kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko nepre estos pli vasta

| 2018-08-08
Bookmark and Share

La 26an de julio en Johanesburgo de Sud-Afriko ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la uganda prezidento Yoweri Museveni. Fotis Liao Yujie, raportisto el Xinhua-Novaĵagentejo.


    Ĉinio estas nature bonaj amiko, frato kaj partnero de afrikaj landoj. La amikeco inter la du flankoj havas longan historion, kaj iliaj sortoj estas intime kunligataj. La disvolvado de Ĉinio alportos pli da ŝancoj al Afriko, kaj ankaŭ la disvolvado de Afriko aldonos movforton al tiu de Ĉinio. En septembro Ĉinio kaj afrikaj landoj kunokazigos la pekinan pintkunvenon de la Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo por diskuti pri la kunlabora disvolvado en la nova epoko kaj forĝi pli striktan ĉin-afrikan komunumon de komuna estonteco. Diversaj afrikaj rondoj konsentas pri la koncepto kaj deziras kun la ĉina flanko efektivigi kunlaboron, kungajnon kaj kundisvolvon.


    "Vojo de kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko nepre estos pli vasta"


    Profesoro Ronald J. Clarke el Witwatersrand-Universitato estas mondkonata paleoantropologo. Dum la 10a Pintkunveno de Gvidantoj de BRICS-landoj, li videe diskonigis la ruinojn de la lulilo de la homaro kaj la elterigitajn fosiliojn de prahoma skeleto al la kvin gvidantoj de BRICS-landoj. Clarke diris, ke konstrui la ĉin-afrikan, eĉ la homaran komunumon de komuna estonteco estas granda propono. Li substrekis, ke alfronte la mediajn, disvolvajn kaj aliajn novajn mondajn defiojn, la homaro devas man-en-mane konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco por ke la mondo fariĝu pli bela.


    Bona disvolvado de Ĉinio kondukas glatan disvolvadon de Afriko; kaj glata disvolvado de Afriko helpas bonan disvolvadon de Ĉinio. Dum ĉi-foja vojaĝo de ĉina prezidanto Xi Jinping al Afriko, li subskribis ĉirkaŭ 40 interkonsentojn pri kunlaboro, inkluzive de pluraj grandaj projektoj favoraj al la duflankaj popoloj, kio refoje pruvis, ke la ĉin-afrika kunlaboro estas pli efika, pragmata kaj favora al la popolo. Anil Sooklal, vicĝenerala direktoro pri Azio kaj Mez-Oriento sub Departemento de Internaciaj Rilatoj kaj Kunlaboro de Sud-Afriko kaj kunordiganto de Sud-Afriko por BRICS-landoj kaj Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo, diris, ke la koncepto proponita de la prezidanto Xi pri la ĉin-afrika komunumo de komuna estonteco celas krei inkluzivan, harmonian kaj prosperan internacian komunumon. "Reciproka inkluzivigo anstataŭ malkunlaboro, kaj kuna konservado de paca kaj stabila internacia medio por ke ĉiuj ŝtatoj kaj popoloj harmonie kunekzistu kaj efektivigu kunprosperon. Tio estas la komuna idealo de Sud-Afriko kaj aliaj afrikaj landoj."


    Makhotso Magdeline Sotyu, vicministro pri arto kaj kulturo de Sud-Afriko, diris, ke la iniciato konstrui pli intiman ĉin-afrikan komunumon de komuna estonteco, proponita de la prezidanto Xi, ne estas limigita al komerco, ĝi ankaŭ havas gravan rolon al kulturaj interŝanĝoj. Interligo de koroj helpas la du flankojn koni unu la alian pri malsamaj bezonoj en disvolvo, plialtigi reciprokan fidon kaj fine stabile daŭrigi la ĉin-afrikan komunumon de komuna estonteco.


    "Komunikado per telefono, letero kaj manpremo pliigas interkomprenon, kaj rojoj de la popola amikeco kuniĝas al maro." Ibrahimn Mbodj, ĉefredaktoro de la senegala ĵurnalo La Suno, diris, ke prezidanto Xi citis senegalan popoldiron "ĉiu estas alies konsolo" por esprimi la interkomprenon inter homoj. Senegalanoj traktas ĉinojn kiel bonaj amikoj kaj fratoj, kaj la afrika revo ligiĝas al tiu de la ĉina popolo. "Senegalo kun aliaj afrikaj landoj kaj Ĉinio estas komunumo de komuna estonteco, kaj nia kunlabora vojo nepre estos pli vasta."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments