El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉu Eŭropo povas importi tiom multe da sojfaboj rifuzitaj de Ĉinio ?

| 2018-08-02
Bookmark and Share


    Dum iu politika kunveno okazigita en la 26-a de julio en la ŝtato Iovao en mez-okcidenta Usono, Donald Trump ekscite anoncis al partoprenantoj: "Ni ĵus malfermis por kamparanoj grandan merkaton -- Eŭropo." 


    Tamen, ĉu Eŭropo kapablas helpi Vaŝingtonon solvi ĝian problemon pri eksportado de sojfaboj rifuzitaj de Ĉinio?


    La respondo de Bloomberg-Novaĵagentejo al tiu demando estas ne. Laŭ raporto, la eŭropa merkato estas unu el la kelkaj anstataŭigeblaj merkatoj por usonaj sojfab-kultivistoj, tamen ĝia aĉetpovo estas tre malalta kompare kun la ĉina. Lastjare, la komerca sumo de sojfaboj eksportitaj de Usono al Ĉinio valoras 12.3 miliardojn da usonaj dolaroj, kontraŭ nur 1.6 miliardojn da usonaj dolaroj al Eŭropo. Laŭ takso, en la jaroj 2018 kaj 2019 la postulo de sojfaboj en eŭropa merkato estas 15.3 milionoj da tunoj, malpli ol sesono de tiu de Ĉinio laŭplane. Eŭropo ne povas mildigi la perdojn de usonaj kamparanoj nek la politikan premon sur Donald Trump kaj parlamentanoj de la Respublika Partio en agrikulturaj ŝtatoj de Usono pro la reagaj rimedoj de Ĉinio en komerca milito, provokita de Donald Trump.


    La titolo de artikolo, en la novaĵagentejo Reuters, "Rabato, ne diskuto, akcelas la eniron de usonaj sojfaboj en Eŭropon" substrekis la fakton, ke la interkonsento ĵus atingita inter Usono kaj Eŭropo pri altigo de eŭropa importado de usonaj sojfaboj estas nur simbola, ĉar antaŭ la ĉi-foja kunveno en la Blanka Domo, Eŭropa Unio jam grandigis sian importadon de sojfaboj el Usono pro iliaj malaltaj prezoj. Laŭ antaŭkalkulo, la prezo de usonaj sojfaboj ricevotaj en aŭgusto estos potune malpli kosta je 20 usonaj dolaroj kompare al tiu de sojfaboj el Sud-Ameriko. Altranga oficisto de Eŭropa Unio diris al Agence France-Presse, ke kvankam Eŭropo konsentis grandigi importadon de usonaj sojfaboj, la aktuala importa kvanto estos decidita de la eŭropa merkato. 


    Nuntempe, pro komerca traktado inter Usono kaj Eŭropo kaj financaj subvencioj de la usona registaro, la prezo de usonaj sojfaboj kreskis al 8.59 usonaj dolaroj po buŝelo, tamen laŭ analizo de usona Universitato de Ilinojso, usonaj sojfab-kultivistoj profitos, nur se la prezo de sojfaboj kreskos al 10.05 usonaj dolaroj po buŝelo.


    Sojfab-kultivistoj bezonas stabilan merkaton, ne helpĉekon de la registaro. La eŭropa merkato kiun Trump trovas por ili, tute ne kapablas importi tiom multe da sojfaboj rifuzitaj de Ĉinio. Krome, pli ol 3.1 milionoj da usonaj farmistoj perdas merkaton en Ĉinio, kiun ili akiris post kelkjardeka klopodado. Tio ne povas esti kompensita per ĉeko.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments