El Popola Ĉinio>头条新闻>

Diferenco de ekonomiaj modeloj ne estas preteksto por protektismo

| 2018-08-02
Bookmark and Share

La 26an de julio en Ĝenevo, en kunveno de la ĝenerala konsilio de MKO, Zhang Xiangchen, konstanta reprezentanto de Ĉinio al MKO, refutis la akuzon de Usono.


    Usono lastatempe lanĉis grandskalan komercan disputon sub la pretekstoj de "nacia sekureco" kaj "protekto de intelekta proprieto". En la 26a de julio, dum kunveno de la Monda Komerca Organizo (MKO), Usono refoje riproĉis Ĉinion pro ĝia ekonomia modelo, en klopodo havi pliajn pretekstojn por sia pli kaj pli furioza unuflanka komerca protektismo.


    En kunveno de la ĝenerala konsilio de MKO en Ĝenevo, usona delegito akuzis Ĉinion pri neefektivigo de komplete malferma politiko orientita de merkato, kaj ke ĉina ekonomia modelo, ne-merkata, sed regata de la ŝtato, subfosis komercon, kaj pro tio aliaj membroj de MKO malprofitis en komerco kun Ĉinio.


    La usona kritiko kontraŭ Ĉinio pri ne-merkata ekonomio estas tute malfreŝa. Usono plurfoje citis sian enlandan leĝon pri la tiel nomata normo de merkata ekonomio, kaj adoptis diskriminaciajn rimedojn kontraŭ aliaj membroj de MKO en kontraŭdumpingaj enketoj. Zhang Xiangchen, konstanta reprezentanto de Ĉinio al MKO, refutis la usonan akuzon, dirante, ke la reguloj de MKO nek entenas difinon pri "merkata ekonomio", nek donas al iu ajn membro specialan rajton preni sian propran ekonomian modelon kiel ekzemplo. Merkata ekonomio ne havas ununuran modelon. Ĉinio esplore serĉas merkatekonomian vojon, kiu konformas al la naciaj kondiĉoj, kaj jam akiris grandajn atingojn. Ĝi neniam ŝanceliĝos sur tiu ĉi vojo.


    Ĉu la ekonomia modelo de Ĉinio subfosas aŭ akcelas la kreskon de la ekonomio kaj komerco de la tuta mondo? Ĉu la interesoj de aliaj membroj estis damaĝitaj aŭ pliigitaj en la pasintaj 17 jaroj, post la aliĝo de Ĉinio al MKO? Kelkaj donitaĵoj jam sufiĉas por refuti la usonan akuzon, kiu distordis la faktojn. 


    Ekde 2002, la ĉiujara kontribuo de Ĉinio al la kresko de la monda ekonomio proksimiĝas al 30%; en la kampo de varkomerco, Ĉinio finplenumis sian promeson pri malaltiĝo de tarifoj jam en 2010; en la merkataliro de investado, Ĉinio reduktis siajn limigojn al fremdlanda investado je 65% dum la pasintaj kvin jaroj; kaj en la komerco kun Usono, post la aliĝo de Ĉinio al MKO, la vara eksportado de Usono al Ĉinio kreskis je 500%, multe plialta ol ĝia kresko de eksportado, je 90%, al aliaj landoj en la sama periodo, kaj Ĉinio de la oka plej granda importanto de usonaj produktoj fariĝis la tria.


    La publika opinio estas la plej ĝusta juĝo. Keith Rockwell, proparolanto de MKO, diris, ke de post sia aliĝo al MKO, Ĉinio ne nur realigis la kreskon de siaj ekonomio kaj komerco, sed ankaŭ fariĝis stabiligilo de la monda ekonomio. Ankaŭ Coleman Nee, ekonomikisto de MKO, opinias, ke evidenta pliiĝo de la ekonomia disvolvo de Ĉinio kaj ĝia partopreno en la monda ekonomio vastigis la tutmondan merkaton de varoj kaj servoj, stimulis la regionan kaj tutmondan komercan postuladon, kaj profitigis multajn komercajn partnerojn. Dum la lastatempa ekzameno de MKO pri la komerca politiko de Ĉinio, membroj de MKO emfazis la kontribuon de Ĉinio al la kresko de la monda ekonomio, ĝenerale aprezis la pozitivan rolon de Ĉinio en MKO, kaj konfirmis la rimedojn ĵus lanĉitajn de Ĉinio cele al akcelo de reformo, larĝigo de merkataliro, pliigo de investaj ŝancoj, kaj faciligo de komerco kaj investo.


    Usono ignoris la faktojn kaj kritikis, ke ĉina ekonomia modelo damaĝas la mondan komercon. Ĝia celo estas serĉi pretekston por la eskaladiĝanta protektisma ago. La esenco de la usona senbaza akuzo kontraŭ Ĉinio estas misgvidi la publikon. El la komercaj konfliktoj provokitaj de Usono unu post alia, ni povas vidi, ke estas Usono, kiu defias la mondan multflankan komercan mekanismon kaj subfosas la disvolvadon de la tutmonda komerco.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments