El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sud-Afrika ĵurnalo The Sunday Independent: “kunlaboro inter Afriko kaj Ĉinio” estas granda ŝanco por Afriko

| 2018-08-01
Bookmark and Share

    La 29-an de julio sud-afrika ĵurnalo The Sunday Independent raportis, ke dum la pintkunveno de BRICS-landoj en Sud-Afriko, estis tagordo pri subteno al Sud-Afriko kaj pli vastaj afrikaj landoj. Tio sendube estas bona ŝanco por tiuj landoj.


    Kvankam Afriko serĉas pluan disvolviĝon per pli da integriĝo kaj diversaj komercaj koridoroj, investado el eksterlandoj helpas daŭrigeblan evoluon de la kontinento. Ekstera investado ege gravas por diversiĝo de afrikaj ekonomioj.


    Multaj gvidantoj de komerca rondo kaj registaro en Afriko esprimis, ke ili taksas la “kunlaboron inter Afriko kaj Ĉinio” kiel la plej granda ŝanco por Afriko. La “Zono kaj Vojo” kreas novan kaj vastan iniciaton per ekzistanta komerca linio, kaj ĝi estas natura konsekvenco de la historiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko. Kvankam Ĉinio disvolvas ekonomian kaj komercan rilatojn kun pli da regionoj, la iniciato "La Zono kaj Vojo" daŭre estas ŝlosilo por promocii daŭran kunlaboron inter la landoj de la "Ĉin-Afrika Koridoro" kaj diversigi la ŝancojn inter ili. “La Zono kaj Vojo” fariĝas aktivigilo por novaj kunlaboroj inter partneroj de Ĉinio, kaj Afriko devas disvolvi sian rolon kiel ŝlosila partnero en komercado per la nova ŝanco. La kreskanta uzo de ĉina valuto en afrika komerco plue kreos komercajn ŝancojn.


    Pro postulo de Afriko, ĉina celo pri novaj merkatoj kaj daŭrigeblaj komercaj ŝancoj en la plej rapide kreskanta kontinento de la mondo, ĉinaj investantoj konsideras Afrikon kiel longtempe investan partnerecon, kio estas akorda kun la evoluo de ĉin-afrikaj komercaj rilatoj.


    En multaj kampoj, la sukceso de Ĉinio en Afriko jam fariĝis gvidilo de “La Zono kaj Vojo”. Delonge ĉinaj kompanioj konstruas infrastrukturojn en tiuj landoj kaj tiel akiris multajn spertojn. Kiam ni ĵetis niajn rigardojn al la dua jardeko de tiu “alianco” dum ĉifoja pintkunveno de BRICS-landoj, ni konstatis ke ĝia graveco neeviteble rilatas al la sukceso de Afriko.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments