El Popola Ĉinio>头条新闻>

Reciprokaj vizitoj de ĉinaj kaj afrikaj altranguloj estas daŭrigo kaj rezulto de historia amikeco

| 2018-07-31
Bookmark and Share


    En la pasintaj jaroj, oftiĝis reciprokaj vizitoj de ĉinaj kaj afrikaj altranguloj, kaj iliaj politikaj interŝanĝoj daŭre pliiĝas. Ĉi-monate ĉina prezidanto Xi Jinping faris ŝtataferajn vizitojn al Senegalo, Ruando kaj Sud-Afriko, kaj faris amikan viziton al Maŭricio. Tio estis lia kvara vojaĝo al Afriko post lia enoficiĝo kiel ĉina prezidanto.


La 21an de julio en Dakaro, ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun senegala prezidento Macky Sall. Fotis Xie Huanchi, raportisto de Xinhua-Novaĵagentejo.


    Ekde la komenco de ĉi tiu jaro, multaj afrikaj ŝtatgvidantoj, inkluzive de kameruna prezidento Paul Biya, namiba prezidento Hage Geingob kaj zimbabva prezidento Emmerson Mnangagwa, sinsekve vizitis Ĉinion.


    "Reciprokaj vizitoj de afrikaj kaj ĉinaj altranguloj estas daŭrigo kaj rezulto de historia amikeco," diris Klaus Shad, esploristo de Ekonomia Asocio de Namibio, kiu esprimis la komunan konon de homoj el diversaj rondoj de Afriko.


    Kiel la kontinento kun plej multe da evoluantaj landoj, Afriko estas la "bazo de bazo" en la ĉina diplomatio. Oftiĝo de reciprokaj vizitoj de ĉinaj kaj afrikaj altranguloj ludis gravan politikan gvid-rolon en la disvolviĝo de ĉina-afrikaj rilatoj.


La 23an de julio en Kigalio, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun ruanda prezidento Paul Kagame. Fotis Xie Huanchi, raportisto de Xinhua-Novaĵagentejo.


    Netumbo Nandi-Ndaitwah, vic-ĉefministro de Namibio, diris en la intervjuo de raportisto el Xinhua-Novaĵagentejo: "La oftaj reciprokaj vizitoj de afrikaj kaj ĉinaj ŝtatgvidantoj estas necesaj, ĉar tio fortigis la komunikadon inter landoj, precipe inter registaroj."


    Gerishon Ikiara, instruisto pri internacia ekonomiko el la Universitato de Najrobio, diris, ke en la pasintaj jaroj oftiĝis reciprokaj vizitoj de afrikaj kaj ĉinaj altranguloj, ĉar Afriko kaj Ĉinio konsideras unu la alian kiel gravan subtenon por siaj disvolva ŝanco kaj eksterlanda strategio. Li esperas, ke la du flankoj akcelos interrilatojn en politika, ekonomia kaj socia kampoj.


    Tarah Shaanika, eksa ĉefdirektoro de Namiba Ĉambro de Komerco kaj Industrio, diris, ke oftiĝas reciprokaj vizitoj de afrikaj kaj ĉinaj altranguloj, ĉar plejparto de la ŝtatgvidantoj de afrikaj landoj konscias, ke afrikaj landoj povas efektivigi forigon de malriĉeco kaj celon de ekonomia kresko nur per disvolvado kaj moderna infrastruktura konstruado. "Ĉinio estas la monde dua plej granda ekonomio kaj ankaŭ la plej multe loĝata lando. Dum multaj sinsekvaj jaroj altrapida kresko de ĉina ekonomio fariĝis motoro por puŝi la mondan ekonomion, speciale por kresko de la afrika ekonomio."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments