El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komento〡Ĉina erudiciulo: Ĉinio ne ripetos la eraron de Japanio

| 2018-07-27
Bookmark and Share


    La 15-an de junio la usona registaro anoncis, ke ĝi altigos doganajn tarifojn je 25% por ĉinaj produktaĵoj kun valoro de ĉirkaŭ 50 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj parto de ili, kun valoro de 34 miliardoj da usonaj dolaroj, submetiĝas al tarif-altiĝo ekde la 6-a de julio.


    La komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono memorigis homojn pri la komerca milito inter Japanio kaj Usono inter 1960-aj kaj 1990-aj jaroj. Tiu milito estis unu el la gravaj faktoroj, kiuj rezultis en la fino de la rapida kreskado de la japana ekonomio post la Dua Mondmilito. 


    Ĉu Ĉinio ripetos la eraron de Japanio? Shen Minggao, vic-profesoro de Ĉina Centro por Ekonomia Esploro de Pekina Universitato, opinias ke Ĉinio havas sufiĉajn rimedojn por eviti la eraron de Japanio. Unue, pro la sperto de Japanio, Ĉinio evitos troigan revalutadon de sia valuto kaj troigan dependon de bien-industrio por ekonomia kreskado. Due, Ĉinio havas grandegan potencialan forton de konsumado kaj ĝia ekonomio povas teni kreskon je 4-6%, eĉ sen eksporto. Trie, Ĉinio povas stimuli enlandan konsumadon por trakti usonan komercan konflikton kaj eĉ komercan militon. Ĉinio estas la lando, kiu estas plej kapabla por fariĝi nova konsum-centro en la mondo. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments