El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kial Ĉinio estas tre populara en Afriko?

| 2018-07-24
Bookmark and Share

Transmara ponto en Maputo, Mozambiko, konstruita de Ĉina Voja kaj Ponta Kompanio


    "La du flankoj estas sinceraj partneroj sur la vojo de evoluo, kaj naturaj aliancoj en internaciaj aferoj." Tiu frazo dirita de ĉina prezidanto Xi Jinping dum konversacio kun senegala prezidento Macky Sall en la 21a de julio, klarigis kial Ĉinio tiel atentas la rilatojn kun Afriko. 


    Okcidenta fakulo intervjuita de CNN de Usono opinias, ke Ĉinio estas vaste populara en Afriko pro tio, ke ĝi egale traktas ĉiujn landojn. Tio ankaŭ malkaŝis la "misteron" pri daŭra evoluo de ĉina-afrika kunlaboro.


    "La komerco de Ĉinio kun Afriko superis tiun kun alia ajna lando. Ĉinio daŭre evoluigas la rilaton kun Afriko, tre kontraste al Usono: Trump apenaŭ interesiĝas pri Afriko." La 22an de julio, raporto de la novaĵ-agentejo Reuters komparis la du malsamajn sintenojn, tiu de Ĉinio kaj tiu de Usono, pri Afriko. Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de BRICS-landoj kritikis la "novan ondon de protektismo", kaj diris, ke usona agado influos la tutmondan komercan disvolviĝon.


    "Se ne estas reciproka profito, kial ĉina-afrika kunlaboro disiĝas ĉie?" Ŝajnas al la fakulo, ke ĉinaj iniciatoj estas popularaj en plej multaj afrikaj landoj, "Ĉinio havas sian trajton egale trakti Afrikon, almenaŭ en lingvo kaj diplomatia etiketo." Ruanda ĵurnalo Nova Epoko raportis en la 22a de julio, ke ĉina-afrika kunlaboro estas vaste konsiderata kiel grava sukceso de nuna internacia sistemo, kaj ankaŭ modelo pri reciprok-profita kunlaboro kun pozitiva signifo. Ĉina-afrika kunlaboro estas modelo por Sud-sudaj Kunlaboroj. Sud-Afrika ĵurnalo La Dimanĉa Sendependo publikigis artikolon samtage en la unua paĝo de sia ĵurnalo, asertante ke la intimaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko fariĝis modelo.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments