El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komento〡Usona erudiciulo: Ĉinio devas lerni el "komerca milito" de Japanio

| 2018-07-24
Bookmark and Share


    La 15-an de junio la usona registaro anoncis, ke ĝi altigos doganajn tarifojn je 25% por ĉinaj produktaĵoj kun valoro de ĉirkaŭ 50 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj parto de ili, kun valoro de 34 miliardoj da usonaj dolaroj, submetiĝas al tarif-altiĝo ekde la 6-a de julio.


    La komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono memorigis homojn pri la komerca milito inter Japanio kaj Usono inter 1960-aj kaj 1990-aj jaroj. Tiu milito estis unu el la gravaj faktoroj, kiuj rezultigis la finon de rapida kreskado de la japana ekonomio post la Dua Mondmilito. 


    Laŭ Kent Kelder, direktoro de Esplor-Centro pri Orienta Azio de la usona Universitato John Hopkins, dum la "komerca milito", japana politiko pri financo estis netaŭga. La kialo estis, ke dum rapida industria disvolvo, Japanio ne sukcesis en sistema transformo. Kaj finfine rapida disvolvo de tutmondiĝo detruis kelkajn mekanismojn de la lando. El tio Ĉinio devas lerni.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments