El Popola Ĉinio>头条新闻>

Plifortigi kunlaboron inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio por trakti mondan necertecon

| 2018-07-23
Bookmark and Share

    La 16an de julio en Pekino okazis la 20a Renkontiĝo de Gvidantoj de Ĉinio kaj Eŭropa Unio. La du flankoj konsentis profundigi kunlaboron inter si, inkluzive de integriĝo de "La Zono kaj Vojo" kun la disvolv-plano de Eŭropa Unio. En la lastaj jaroj la du flankoj multe progresis en mekanisma disvolvo, politika komunikado kaj pragmata kunlaboro kadre de "La Zono kaj Vojo". "La Zono kaj Vojo" alportas gravajn ŝancojn por disvolvi la ampleksan strategian partnerecon inter ambaŭ flankoj.


La 16an de julio, en la Popola Halo de Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang, prezidanto de Eŭropa Konsilio Donald Tusk kaj prezidanto de Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker kunprezidis la 20an Renkontiĝon de Gvidantoj de Ĉinio kaj Eŭropa Unio.


    Eŭropo fariĝas aktiva


    En la lastaj jaroj Ĉinio antaŭenigis plurnivelajn komunikadon kaj kunlaboron kun Eŭropo, inkluzive de integriĝo de "La Zono kaj Vojo" al la Invest-Plano Juncker de Eŭropa Unio, kaj starigo de EU-Ĉina Konekt-Platformo. Eŭropo ŝanĝiĝas de "hezitema rigardo" al "aktiva partopreno".


    Pri politika komunikado, Ĉinio estas la unua lando ekster la Eŭropa Unio, kiu deklaris partoprenon en la Invest-Plano Juncker. La EU-Ĉina Konekt-Platformo oficiale ekfunkciis en decembro 2015. Ĝi celas profundigi informajn interŝanĝojn inter la du flankoj, fortigi kunlaboron en infrastruktura konstruado, kaj puŝi senfendan konekton kaj faciligon de trafiko. Ĝis nun la du flankoj okazigis multajn altnivelajn kunvenojn.


    Pragmata kunlaboro


    De ekfunkciado en marto 2011 ĝis la fino de junio ĉi-jare, la ĉina-eŭropaj kargotrajnoj kuris pli ol 9 000 fojojn kaj transportis preskaŭ 800 mil kontenerojn al 42 urboj en 14 eŭropaj landoj. La transporta reto kovras ĉefajn regionojn de Azio kaj Eŭropo, kaj kargoj povas atingi preskaŭ cent urbojn en Ĉinio kaj Eŭropo per fervojoj.


    Duisburgo de Germanio kaj aliaj eŭropaj urboj prosperas pro la funkciado de ĉina-eŭropa kargotrajno. Viando, fruktoj, vinoj kaj aliaj varoj el Eŭropo estas tre ŝatataj de ĉinoj. Projekto pri la haveno Pireo de Grekio, kunkonstruata de Ĉinio kaj Grekio, kaj aliaj simbolaj projektoj akiris gravan progreson.


Ĉina-eŭropa kargotrajno


    Diverĝo kaj kungajno


    "La Zono kaj Vojo" estas novaĵo, kaj la internacia komunumo bezonas tempon por koni ĝin. Ankaŭ kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio eble renkontas tiajn aŭ aliajn problemojn. Ekzemple, kiel uzi leĝojn kaj arbitraciojn por solvi konfliktojn en ekonomia kunlaboro? Kiel ĉinaj kaj eŭropaj entreprenoj fortigas interkulturajn interŝanĝojn kaj interkomprenon dum kunlaboro? Kiel profitigi al pli da popolanoj la fruktojn de la internacia kunlaboro de "La Zono kaj Vojo"? Precipe, 11 el 16 centr- kaj orient-eŭropaj landoj estas membroj de Eŭropa Unio. Iuj membroj de Eŭropa Unio dubas pri senĉesa profundigo de rilatoj inter Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj, timante, ke Ĉinio volas apartigi Eŭropon.


    Fakte Ĉinio tre atentas tion, kaj sugestis meti la kunlaborajn projektojn kun centr- kaj orient-eŭropaj landoj en kadron de kunlaboroj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio pri infrastruktura konstruado. Ĉi-monate en Bulgario okazis la Sepa Renkontiĝo de Gvidantoj de Ĉinio kaj Centr- kaj Orient-Eŭropaj Landoj, kaj la du flankoj decidis starigi "16+1 Tutmondan Partnerecan Centron" por helpi entreprenojn de la 17 landoj bone koni ĉi-rilatajn leĝojn kaj regularojn de Eŭropa Unio dum kunlaboro. Ĉinio volas vidi fortan kaj solidaran Eŭropan Union.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments