El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi Jinping vizitas Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn

| 2018-07-20
Bookmark and Share


    La 19-an de julio ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Abudabion kaj komencis sian ŝtataferan viziton al Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE). Kiam la aviadilo surteriĝis, Ŝejko Mohammed bin Rashid Al Maktoum, vicprezidento kaj ĉefministro de UAE, kaj Ŝejko Mohammed bin Zayed Al Nahyan, kronprinco de Abudabio, varme bonvenigis Xi Jinping kaj lian edzinon Peng Liyuan.



    Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo, Xi esprimis sinceran saluton kaj bondezirojn al la registaro kaj popolo de UAE. Xi diris, ke depost la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj UAE antaŭ 34 jaroj, la du landoj ĉiam reciproke respektas kaj egale traktas unu la alian, ambaŭflankaj rilatoj pluapaŝe proksimiĝas, kaj akiris riĉajn rikoltojn dum la kunlaboroj en ĉiuj kampoj. UAE estas la unua celloko de lia ĉi-foja vizito, kaj estas ankaŭ la unua lando, kiun li vizitis post sia reprezidantiĝo. Tio montras la atenton de Ĉinio al la rilatoj inter Ĉinio kaj UAE. Xi atendas, ke la duflankaj gvidantoj profunde interŝanĝu opiniojn pri disvolvo de dulandaj rilatoj, kaj kredas, ke la vizito certe estos fruktodona kaj helpos plifortigon de amikeco inter la du landoj kaj inter ambaŭ popoloj.


    Ŝejko Mohammed bin Rashid Al Maktoum kaj Ŝejko Mohammed bin Zayed Al Nahyan bonvenigas Xi viziti la landon. Ili diris, ke prezidanto Xi estas malnova kaj bona amiko de la popolo de UAE. Ili sentas honoron pro tio, ke Xi elektis UAE kiel la unua celloko de sia unuafoja ŝtatafera vizito post la reprezidantiĝo. Diversaj rondoj de UAE atendas tiun ĉi gravan historian viziton de Xi. Ili kredas, ke tio akcelos pluan disvolviĝon de la strategiaj rilatoj inter UAE kaj Ĉinio.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat





Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments