El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komento | IMF: la plej grandaj unuflankaj komercaj rimedoj de Usono kaŭzas venĝadon en la monda komerco

| 2018-07-19
Bookmark and Share

    La 16-an de julio, la Internacia Mona Fonduso (IMF) publikigis novan raporton pri perspektivo de la monda ekonomio. Laŭ ĝia antaŭkalkulo, la kreskado de la monda ekonomio en 2018 kaj 2019 estos 3.9%. La raporto menciis, ke multiĝas riskoj de kreskado de la monda ekonomio, ke la politikoj pri altigo de tarifoj anoncitaj kaj efektivigotaj de Usono, kaj ĝiaj rimedoj kontraŭ komercaj partneroj eble kaŭzos eskaladon kaj daŭradon de la komercaj agoj. Tio eble malfaciligos la reboniĝon de la monda ekonomio.



    Gian Maria Milesi-Ferretti, vicdirektoro de la esplora departemento de IMF, diris ke la tutmonda komerco estas en streĉiteco, iuj disvolviĝintaj landoj malfortigas sian subtenon al la ekonomia tutmondiĝo. Pri la plej grandaj unuflankaj komercaj rimedoj en la historio fare de Usono, li diris, ke dum la pasintaj kelkaj monatoj Usono faris komercajn agojn kiuj influas multajn landojn, pri tio tarifoj de multaj eksportaĵoj de la lando estos altigitaj en la monda merkato. "IMF estas multflanka organizo. Ni opinias, ke multflanka kunlaboro estas la ŝlosilo por trakti translandajn defiojn." Li diris, ke la komerca sistemo multflanka estas grava subtenilo por disvolvo de la monda ekonomio post la Dua Mondmilito, do la landoj devas kune klopodi por solvi diverĝojn sen altigo de tarifo kaj sen starigo de nedogana bariero.


    Pri kiel daŭrigi disvolvadon de la monda ekonomio, Gian Maria Milesi-Ferretti diris, "Evitu ajnan rimedon pri komerca protektismo kaj trovu kunlaborajn metodojn, kiuj povas akceli kreskadon de la monda ekonomio".


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments