El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang: rilataj departementoj devas akceli la efektivigon de gravaj politikoj, kiel provizado kaj prez-malaltigo de medikamentoj

| 2018-07-18
Bookmark and Share


    Lastatempe, la ĉina filmo titolita “Vivi  ĉe mortsojlo” (Dying to Survive), pri kuraca prizorgo, vekis varman diskuton. Pro tio, ĉina ĉefministro Li Keqiang postulis, ke rilataj departementoj rapidigu efektivigon de koncernaj rimedoj, kiel provizado kaj prez-malaltigo de kancerorezistaj medikamentoj.



    "La pledoj de pacientoj kun seriozaj malsanoj, speciale kancero, pri tio, ke ili ne povas pagi altan prezon de importitaj 'vivsavaj medikamentoj', ne volas longtempe atendi kaj ne povas aĉeti bezonatajn medikamentojn, reflektas la urĝecon pri prez-reduktado kaj provizado de medikamentoj", klarigis la ĉefministro en la instrukcioj, ke oni devas kiel eble plej rapide efektivigi la rilatajn rimedojn difinitajn de la Ŝtata Konsilantaro.


    En aprilo kaj junio de la kuranta jaro, Li Keqiang prezidis du kunvenojn de la Ŝtata Konsilantaro. La kunvenoj decidis forigi tarifon por importitaj kancerorezistaj medikamentoj kaj stimuli importadon de novaj medikamentoj, samtempe akceli ekzamenon kaj aprobon de novaj drogoj kiuj estas jam vendataj eksterlande, kaj efektivigi rimedojn pri prez-malpliiĝo de kancerorezistaj medikamentoj kaj pliigi provizadon de malabundaj medikamentoj. La kunvenoj decidis ankaŭ, ke la aldon-impostoj pri produktado kaj importado de kancerorezistaj medikamentoj estos draste reduktitaj, tiuj medikamentoj estos centralize aĉetataj de la registaro, importitaj drogoj kun kreiveco, precipe tiuj urĝe bezonataj por kuraci kancerojn, estos enlistigitaj en la katalogon por repagi per medicina asekuro. Krome, oni devas esplori kaj uzi translandajn retkomercajn kanalojn, forigi neracian prezaltigon per efikaj rimedoj, plifortigi protekton de intelekta proprieto de novigaj drogoj kaj ilian kvalitan superrigardon.


    "Kancerorezistaj medikamentoj estas vivsavaj, kaj iliaj prezoj devas esti redukitaj." La ĉefministro diris: "Ni devas preni diversajn rimedojn por antaŭenpuŝi rapidan malaltiĝon de la prezoj de kancerorezistaj drogoj, por ke la popoloj vere havu gajnosenton."



    Li Keqiang diris, ke ĉi-tiu laboro devas esti efektivigita laŭ eble plej rapide: "Por kancer-suferantoj, tempo estas vivo!" Post la atentoj kaj diskutoj vekitaj de la filmo "Vivi  ĉe mortsojlo" (Dying to Survive), kiu temas pri malfaciloj de malsanuloj en preno de medikamentoj, Li Keqiang speciale atentigis rilatajn departementojn pri la urĝeco antaŭenpuŝi efektivigon de rilataj rimedoj.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments