El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang kaj gvidantoj de EU subtenas profundigon de komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo

| 2018-07-18
Bookmark and Share


    Matene de la 16-a de julio, Li Keqiang, ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Donald Tusk, prezidanto de Eŭropa Konsilio, kaj Jean-Claude Juncker, prezidanto de Eŭropa Komisiono, kune ĉeestis gazetaran kunvenon en la Popola Halo de Pekino. 


    La du flankoj subtenas profundigi komercan kaj ekonomian kunlaborojn inter Ĉinio kaj Eŭropo, kaj atingis multajn komunajn konojn pri interligo, interkomunikado, kultura interŝanĝo kaj multflankaj kunlaboroj.


    Rilate al la intertraktado pri investa interkonsento inter Ĉinio kaj Eŭropo, Li diris ke la du flankoj jam interŝanĝis la proponojn pri merkat-aliro, kio signifas, ke la traktado eniris en novan fazon. Li esperas, ke la du flankoj adoptos aktivajn kaj flekseblajn rimedojn por ke la interkonsento estu kiel eble plej frue atingita, kaj surbaze de tio, la konstruado de ĉina-eŭropa liber-komerca zono estos planita por plu firmigi la fidon de ĉinaj kaj eŭropaj kompanioj pri kunlaboro.


    Li Keqiang emfazis la klopodon de Ĉinio por krei pli ekvilibrajn komercajn rilatojn kun Eŭropo. Lastatempe, la ĉina registaro malaltigis la importan imposton pri aŭtomobiloj, konsumaĵoj kaj medicinoj, kaj publikigis novan negativan liston por eksterlanda investo, malstreĉis merkatan aliron kaj kreis egalecan komercan medion al ĉinaj kaj fremdaj kompanioj. Li esperas, ke eŭropaj kompanioj kaptos la ŝancojn ofertatajn de Ĉinio kaj samtempe li proponas, ke Eŭropo kreu justan, travideblan kaj favoran medion por investo de ĉinaj kompanioj.


    La eŭropa flanko laŭdas la interŝanĝon de proponoj pri merkat-aliro inter la du flankoj, kaj esperas, ke la traktado alportos al duflankaj entreprenoj pli bonan perspektivon kaj pli vastan merkatan aliron. 


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments