El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĝenerala direktoro de UNESKO, Audrey Azoulay: la iniciato “La Zono kaj Vojo” plimultigas interŝanĝojn inter Oriento kaj Okcidento

| 2018-07-17
Bookmark and Share


     "Ĉinio ludas gravan rolon en UNESKO. Mi tre ĝojas pro mia baldaŭa vizito al Ĉinio post mia enposteniĝo, kaj esperas, ke la strategia partnereco inter UNESKO kaj Ĉinio plue antaŭen iros." La 13an de julio, ĝenerala direktoro de UNESKO Audrey Azoulay esprimis sian atendon pri vizito al Ĉinio.


    Ŝi vizitos Ĉinion por “aprobi la promeson de Ĉinio pri multflankismo, inaŭguri novan epokon de kunlaboro inter UNESKO kaj Ĉinio”, plifortigi la rilatojn inter la du flankoj kaj efektivigi la Celojn de UN pri Daŭripova Evoluigo por 2030. Ŝi esperas plifortigi kunlaboron inter UNESKO kaj Ĉinio, kaj “per UNESKO diskonigi Ĉinion al la mondo”.


    “En la kampoj de edukado kaj kulturo, kiujn mi bone konas, Ĉinio spertis mirindan ŝanĝon, kiu indas profunde koni. Tio profitas de ekonomia kaj teknologia disvolviĝo kaj eduka progreso en Ĉinio, kaj respekto de la lando al kulturo kaj historio.” Azoulay diris, ke la atingoj de Ĉinio estas modeloj por la mondo pri kunlaboroj en edukado, kulturo kaj teknologio, sekve UNESKO kaj Ĉinio daŭre subtenos unu la alian.


    Azoulay opinias, ke la iniciato “La Zono kaj Vojo” akordiĝas al la celoj de UNESKO, kaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj pri kulturo kaj edukado estas la plej signifa enhavo en la iniciato. “Tiu iniciato donis novan movforton al interŝanĝoj inter Oriento kaj Okcidento”. Azoulay diris, ke UNESKO jam faris internaciajn kunlaborojn en landoj laŭlonge de “La Zono kaj Vojo”, por protekti kaj restaŭri kulturajn kaj naturajn heredaĵojn de tiu landoj. Krome UNESKO starigis la projekton “Silka Vojo” kaj interretan platformon por protekti kulturajn heredaĵojn kaj akceli dialogojn kaj interŝanĝojn inter civilizacioj.


    Pri reformo kaj evoluo de UNESKO, Audrey Azoulay diris: “UNESKO devas progresi kun la epoko, atenti kaj solvi nunajn demandojn pri edukado, populacio, klimato, teknologio ktp.” Laŭ ŝi, la artefarita inteligenteco(AI) de Ĉinio jam estas avangarda en la mondo. Kiel taksi ĝian efikon sur edukado? Kiel akiri plej grandan profiton de ĝi? Kiel ellabori industrian normon pri etiko? Tiuj temoj estas zorgataj de UNESKO. “UNESKO volas fariĝi kunhaviga platformo de AI por uzo de la homaro.” Azoulay alvokis ĉiujn instituciojn kaj membrojn de UNESKO, kadre de la multflankismo, krei pli da aldonvaloroj kaj kune penadi por plibonigi la vivojn de la juna generacio kaj por la estonteco de la homaro.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments