El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ŝanhajo publikigis 100 rimedojn por pligrandigi sian malfermon

| 2018-07-16
Bookmark and Share


    La 10-an de julio dum la kunveno pri pligrandigo de malfermo, la urba komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la urba registaro de Ŝanhajo publikigis 100 rimedojn en 5 kampoj kiuj estas konkretaj aranĝoj por pligrandigi malfermon.


    Por plialtigi sian nivelon kiel internacia financa centro, Ŝanhajo decidis multe plivastigi kampojn pri bankaj servoj kaj allogo de fremdaj investoj, en la kampo de valorpapero, grandigi akci-proporcion de alilandaj kapitaloj kaj redukti limon pri koncernaj operacioj, kaj pli malfermi la asekuran kampon. Samtempe, la urbo subtenas fremdajn entreprenojn kaj investantojn partopreni en ŝanhaja valorpapera merkato.


    En la kampo de moderna serva industrio kaj avangarda fabrika industrio, Ŝanhajo plivastigos malferman kampon pri servo-industrio kaj rapidigos la malfermon en industrioj pri aŭtomobiloj, aviadiloj kaj ŝipoj. Ĝi ankaŭ klopodos por efektivigo de la projekto pri nov-energia aŭtomobilo investita de eksterlandaj entreprenoj.


    Pri la protektado de intelekta proprieto, Ŝanhajo publikigis opiniojn pri justica protektado de intelekta proprieto por la internacia importa ekspozicio de Ĉinio. Oni ankaŭ perfektigas servan sistemon por protektado de intelekta proprieto en fremdaj landoj, kaj klopodas por la aprobo de koncernaj departementoj por fondo de oficejo, en Ŝanhajo, pri protektado de intelekta proprieto de markoj en fremdaj landoj.


    En konstruo de nova platformo por stimuli importadon, Ŝanhajo okazigos la internacian importan ekspozicion de Ĉinio laŭ la monde plej bona normo, kaj starigos la novan serv-platformon "6 tatoj + 365 tagoj". Ŝanhajo klopodas por krei havenon por importo de medikamentoj kaj medicinaj aparatoj.


    Por plibonigi komercan medion, Ŝanhajo promocios servon de la registaro, kaj starigos bankon de ciferecaj atestoj kaj fotoj por kunhavigo de informoj inter diversaj fakoj de la loka registaro.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments