El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Lanĉita nova albumo de esperanta muziko: "Flugantaj melodioj" de Rafael Milhomem

| 2018-07-16
Bookmark and Share


    Flugantaj melodioj estas nova esperanta albumo pri klasika gitaro kaj kavakinjo de la brazila artisto Rafael Milhomem.


    La bita albumo aperas oficiale en la muzika platformo de Vinilkosmo la 13an de julio 2018 kaj en la justa elsendfluejo Divercities Music (MuzikDiverseco, eks-1D tuŝ) la 18an de julio.


    En la paĝo de la artisto ĉe Vinilkosmo-retejo jam eblas senpage aŭskulti pecetojn de ĉiu kanto de la albumo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/lirika-hhoroj/rafael-milhomem.html


    Kun BaRok-Projekto, Rafael Milhomem jam lanĉis du albumojn en Esperantujo. Nun la artisto prezentas al ni muzikan koncepton tute malsimilan al la peza etoso de metal-bando. Fluganta Melodio temas pri belega instrumenta albumo kun klasikaj melodioj kiuj flugigas nin tra la sonaj ondoj. Ĝi enhavas novajn titolojn tute freŝajn, kaj ankaŭ titolojn ne oficiale lanĉitajn, kaj remastrigitajn de la sendependa albumo “Emanações Harmônicas” (Harmoniaj Emanaĵoj) (2015).


Redaktis Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Vinilkosmo


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments