El Popola Ĉinio>头条新闻>

Senditoj al MOK atendas gvidan rolon de Ĉinio en multflanka komerca sistemo

| 2018-07-13
Bookmark and Share

    En la 11-a de julio, okazis la sepa revizio pri komerca politiko de MOK por Ĉinio. Pluraj senditoj al la Monda Organizo pri Komerco (MOK) laŭdis la ekonomian kreskon de Ĉinio en sinsekvaj jaroj, kaj ankaŭ atendis ke Pekino ludu gvidan rolon en la MOK.


    Pakistana ambasadoro al la MOK, Syed Tauqir Shah, diris, ke lia lando konsideras la rolon de Ĉinio kiel la tre kritikan, ĉar ĝi estas unu el la plej grandaj fortoj subtenantaj la multflankan komercan sistemon. Li diris, ke Pakistano aprezas la klopodojn, kiujn Ĉinio faris por malfermi sian ekonomion per memvola malaltigo de siaj tarifoj kaj per efektivigo de la Interkonsento pri Faciligo de Komerco.


    Ambasadoro de Eŭropa Unio al la MOK, Marc Vanheukelen, rimarkigis, ke li diris, ke la EU salutis la fortan kreskon de la ĉina ekonomio kiel miraklon kaj la fakton, ke ĝi levis sin de sufiĉe malriĉa lando al lando de meznivela enspezo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments