El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komento | Paul Krugman: la registaro de Trump igos Usonon malsukcesi en la komerca milito

| 2018-07-13
Bookmark and Share


    La 7-an de julio Paul Krugman, usona ekonomikisto kiu gajnis Nobel-premion pri Ekonomio en 2008, publikigis en la ĵurnalo New York Times la artikolon titolitan Kiel Malsukcesi en Komerca Milito? (How to Lose a Trade War). Krugman opinias, ke la registaro de Trump senstrategie lanĉis la komercan militon, en kiu Usono certe malsukcesos.


    En la artikolo, Krugman klarigis, ke en moderna monda ekonomio, plejparto de la komercoj temas pri duonfaritaj produktaĵoj. Aŭtomobilo estas ekzemplo: la objekto de negocoj ne estas aŭtomobiloj, sed iliaj pecoj. Altigi tarifojn de tiuj pecoj havas necertan influon al dungado: eble, enlandaj farantoj de pecoj dungos pli da laboristoj, sed tio samtempe altigos la koston kaj malfortigos la konkurencan povon de produktantoj de aŭtomobiloj, kaj pro tio, produktantoj reduktos produktadon. La ĉinaj produktaĵoj, kies tarifoj estas altigitaj de Trump, preskaŭ ne tuŝas konsumaĵojn, 95% de ili estas duonfaraĵoj kaj produkt-materialoj, inkluzive de maŝinoj. Kaj tiuj objektoj estas bezonataj en enlanda produktado de Usono.


    Pri politikoj de Trump, Krugman diris, ke la tarifa strukturo starigita de la usona registaro alportis al usona ekonomio la plej grandan malprofiton, kaj preskaŭ neniun profiton. Li severe kritikis Trump kaj liajn asistantojn: "fakte ili ne havas planon por sukcesi en la komerca milito, eble nur arbitre faris projekton, kiu igos Usonon pli malsukcesa ol antaŭvidite."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments