El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ministerio de Komerco de Ĉinio: Ĉinio prenas rimedojn por redukti influon de la komerca konflikto

| 2018-07-12
Bookmark and Share


    La 9-an de julio, proparolanto de Ministerio de Komerco de Ĉinio konigis ĉinajn rimedojn por mildigi influon de la komerca batalo inter Usono kaj Ĉinio, responde al demando de ĵurnalisto.


    Reage al la altigo de tarifo lanĉita de la usona registaro en la 6-a de julio, Ĉinio prenas necesajn kontraŭajn rimedojn. Ni pripensis anstataŭigeblecon de koncernaj importataj produktoj kaj ilian influon al la komerca investado, kaj donis liston de usonaj produktoj, kies tarifoj estos altigitaj. Krome, la jenaj rimedoj estos efektivigitaj: 


    Unue, ni daŭras nian takson pri la influo de la ĉi-foja komerca batalo al firmaoj. 


    Due, la enspezoj el altigita tarifo estos uzataj por mildigi malprofiton de koncernaj kompanioj kaj dungitoj.  


    Trie, ni kuraĝigas kompaniojn rearanĝi kaj diversigi importajn fontojn, kaj pli multe importi akvoproduktaĵojn, aŭtomobilojn kaj agrikulturajn produktojn, inkluzive de sojfaboj kaj sojfab-pulpo, el aliaj landoj kaj regionoj. 


    Kvare, ni rapidigas la efektivigon de proponoj de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, lanĉitaj en la 15-a de junio, pri aktiva kaj efektiva uzo de eksterlandaj investoj kaj pri antaŭenpuŝo de altkvalita disvolviĝo de la ĉina ekonomio. Kaj ni fortigas protektadon de laŭleĝaj rajtoj kaj interesoj de kompanioj kaj kreas pli bonan medion por investado.  


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments