El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komento | Diversaj flankoj timas, ke la komerca milito inter Ĉinio kaj Usono longe daŭros

| 2018-07-12
Bookmark and Share


    La 6an de julio Usono komencis altigi tarifojn, je 25%, por la unuaj ĉinaj produktaĵoj kun valoro de 34 miliardoj da usonaj dolaroj. Reage al tio Ĉinio ankaŭ altigis tarifojn de usonaj produktaĵoj kun sama valoro, same je 25%, samtage. Diversaj flankoj timas, ke la komerca milito daŭros longan tempon, kaj tio estos malbona novaĵo por la ekonomio de la du landoj kaj la mondo.


    Reuters raportis, ke en la merkato pri akcioj, investantoj preparis sin por kelkaj semajnoj kaj negocistoj evitas la multe influotajn firmaojn. Analizisto taksis, ke se okazos plua altigo de tarifoj, la situacio en Wall-strato ŝanĝiĝos.


    Peter Cardillo, ĉef-merkatekonomikisto de la kapital-borso Spartan en Nov-Jorko, diris: "La postrestanta demando estas kiom longe la komerca milito daŭros. Se la afero eskalados, estos necertigita, ĉu daŭros la plialtiĝanta akci-merkato."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments