El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komento | Usonanoj de diversaj rondoj maltrankviliĝas pro la komerca politiko de la usona registaro

| 2018-07-10
Bookmark and Share

    Ekde la jarkomenco, la registaro de Trump altigis tarifojn por lavmaŝinoj, fotovoltaaj moduloj, ŝtalaĵoj kaj aluminiaĵoj, kaj starigis tiel nomatan ŝtatan sekureco-esploron pri importitaj veturiloj kaj veturilaj partoj. Asocio de Usonaj Ekipaĵo-fabrikistoj opinias, ke la tarifaltigitaj varoj inkluzivas ŝlosilajn elementojn, tio altigos elspezojn pri fabrikado, kaj endanĝerigos 1,3 milionojn da laborpostenoj pri ekipaĵa fabrikado. 


    Por eviti la reprezalian tarifon de Eŭropa Unio por usonaj motorcikloj, kiel reprezentanto de usona fabrikaro, la kompanio Harley-Davidson anoncis, ke ĝi produktos kelkajn motorciklojn eksterlande. La plej granda aŭtoproduktanto de Usono Ĝeneralaj Motoroj ankaŭ avertis, ke imposta kresko malutilos al disvolvado de la kompanio kaj eble kaŭzos maldungon.


    Roberto Azevêdo, Ĝenerala Direktoro de Monda Komerca Organizo (MKO), konstatis en raporto de MKO, ke la kreskado de komercaj konfliktoj en la mondo serioze minacas reprosperigon kaj kreskon de la monda ekonomio. La raporto temas pri la maltrankvilo de MKO pri detruo de la ekonomia sistemo de la mondo, kaj emfazas, ke jam aperis la negativa influo.


    Prezidanto de la Internacia Mona Fonduso, Christine Lagarde, opinias, ke la streĉita situacio de internacia komerco minacas mondan ekonomion, kaj neniu venkos en komerca milito. Usono devas preni sur sin la respondecon pri la vundo de la monda komerca sistemo.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments