El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

La “Ĉina revo” de rusa junulino

| 2018-07-09
Bookmark and Share

La 5an de julio, Kristina registris rusan novaĵon en televidstacio de la urbo Hunchun, la provinco Jilin.


La 5an de julio, Kristina instruis dancadon en la urbo Hunchun.


La 5an de julio, Kristina prepariĝis antaŭ registri novaĵon.


La 5an de julio, Kristina redaktis ĵurnalon kun kolego.


La 5an de julio, kun sia hundo, Kristina promenis en parko de Hunchun.


La 5an de julio, Kristina legis rusan ĵurnalon en ĵurnalejo.


La 5an de julio, Kristina aĉetis fiŝon en bestvendejo de Hunchun.


    Dancinstruisto, ĵurnala redaktoro, radioparolisto... rusa junulino Kristina realigas sian revon vivi en Ĉinio. Ŝi diris, ke kiam ŝi atingis Ĉinion de sia hejmloko, la rusa urbeto Slavyanka, ŝi enamiĝis al la lando. En sia infaneco ŝi interesiĝis pri Ĉinio, kaj dum lernado en mezlernejo, ŝi arde deziris vivi en Ĉinio.


    Kristina diplomiĝis pri ĉinlingvo ĉe Yanbian-Universitato. Kun bonaj profesia scio kaj  regado de la ĉina lingvo, antaŭ du jaroj ŝi eklaboris kiel redaktoro de ĵurnalejo en la urbo Hunchun, la provinco Jilin, ĉe la landlimo de Ĉinio kaj Rusio. Nuntempe, krom redaktoro, ŝi servas ankaŭ kiel radioparolisto tage, fizika trejnisto kaj dancinstruisto vespere, prezentanto en iu okcidenta restoracio semajfine. “Tiuj laboroj estas lacigaj, tamen mi pensas, ke mi devas multe fari, ĉar mi ankoraŭ estas juna,”Kristina diris. Du jaroj pasis, kaj la “ĉina revo” de Kristina realiĝas per ŝia klopodo. 28-jara Kristina esperas posedi sian propran loĝejon per sia penado. Estonte ŝi eble iros al alia ĉina urbo por esplori pli vastan vivon. 


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments